Novaĵoj (Junio 26)

(GMT+08:00) 2017-06-26 15:41:07     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas lundo, la 26a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: pli ol cent homoj estis enterigitaj pro granda terlavango en sudokcidenta Ĉinio; Ĉinio, Pakistano kaj Afganio publikigis komunan novaĵ-komunikon. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Jam pasis 48 horoj post la granda terlavango en la montara regiono en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan. Ĝis nun 10 katavroj estis trovitaj, tamen 93 homoj restas malaperintaj. Nun la savantoj intense laboras.

Laborteamo de la Ŝtata Konsilio sub la gvidato de ŝtata konsilanto Wang Yong sabate ekiris el la gubernio Maoxian.

La terlavango el la alta parto de la monto en la Aba-a Tibeta kaj Ĉjanga Aŭtonoma Prefektujo trafis la vilaĝon Xinmo je ĉirkaŭ la 6a horo sabate matene, enterigante 62 hejmojn kaj pli ol 100 homojn. Du-kilometra sekcio de rivero estis blokita.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ordonis plenforte savi enterigitajn homojn. Li diris, ke aŭtoritatoj devas fari maksimuman klopodon por redukti perdojn kaj malebligi sekundarajn katastrofojn. Laŭ lia instrukcio, familianoj de la malaperintaj homoj kaj tiuj suferintaj perdojn en la katastrofo devas ricevi taŭgan zorgon.

Ĉinio starigis la fenestron por ĵeti sian portoraketon Changzheng-5 Y2 inter la 2a kaj la 5a de julio, laŭ la Ŝtata Administracio de Scienco, Tekniko kaj Industrio por Nacia Defendo.

Portante la komunikan sateliton Shijian-18, la raketo estis vertikale transigita al la lanĉejo en la Wenchang-a Kosmodromo en la ĉina suda provinco Hainan lunde. Shijian-18 provos procezojn por la novaj satelitoj Dongfanghong-5 kaj efektivigos enorbitajn eksperimentojn.

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vizitis Afganion kaj Pakistanon. Dum lia restado la tri flankoj forte kondamnis la lastatempajn teroristajn atajojn en Afganio kaj Pakistano, funebris pri la viktimoj kaj esprimis kondolencon al la vunditoj kaj al la familioj de la viktimoj. La tri flankoj interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Afganio, la rilatoj inter Afganio kaj Pakistano kaj kunlaboro de la tri landoj. Ili venis en akordon pri jenaj punktoj.

La tri landoj sin dediĉos por konservo de paco kaj stabileco en la regiono, plifortigos kunlaboron en regiona interligo kaj ekonomia kunlaboro kaj klopodos por akceli komunan sekurecon kaj komunan disvolvadon.

Afganio kaj Pakistano volas plibonigi rilatojn inter si, plialtigi politikan reciprokan konfidon, plifortigi kunlaboron en batalo kontraŭ terorismo en aliaj kampoj kaj kune trakti sekurecajn defiojn. La ĉina flanko ŝatas vidi stabilajn kaj bonajn rilatojn inter Afganio kaj Pakistano kaj volas doni necesajn helpojn laŭ ilia bezono.

Afganio kaj Pakistano konsentis starigi mekanismon pri traktado de krizo por efika komunikado pri batalo kontraŭ terorismo kaj aliaj neatenditaj okazaĵoj. La ĉina flanko subtenas tiun ĉi mekanismon.

La tri flankoj konsentis starigi mekanismon de dialogo de ministroj pri eksterlandaj aferoj por konduki kunlaboron.

La tri flankoj opinias, ke paco kaj reakordigo estas la sola elirejo por solvado de la afgana problemo kaj perfortaj rimedoj ne povas helpi atingon de tiu ĉi celo.

La tri flankoj opinias, ke estas necese rekomenci la mekanismon de kvarpartia kunordiga grupo de Afganio, Pakistano, Ĉinio kaj Usono, por krei bonajn kondiĉojn por paca intertraktado kaj la aliĝo de Talibano al la paca procezo.

La tri flankoj subtenas la iniciaton Kabula Procezo kaj emfazis la bezonon frue rekomenci la laboron de la kontaktgrupo de Afganio kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Dimanĉe en Islamabado, pakistana prezidento Mamnoon Hussain renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Hussain diris, ke Pakistano kaj Ĉinio estas bonaj fratoj, kaj la duflanka rilato estas modelo de interŝtata rilato. Pakistano dankas Ĉinion pro ĝia longtempa helpo kaj firme subtenas ĉinajn starpunktojn en la demandoj, koncernaj al ĝiaj kernaj interesoj. Li dankas ministron Wang pro liaj vizitoj al Pakistano kaj Afganio kaj la klopodo por bonigo de la dulandaj rilatoj. Pakistano ĉiam klopodas disvolvi pacajn kaj amikajn rilatojn kun najbaraj landoj kaj volas pace solvi konfliktojn per dialogo. Kiel nova membro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Pakistano esperas fortigi kunlaboron kun ĉiuj partioj por kune garantii regionajn pacon kaj stabilecon.

Wang diris, ke Ĉinio gratulas Pakistanon, ke ĝi fariĝis oficiala membro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj volas fortigi kunlaboron kun Pakistano en la kadro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Pakistano estas grava partnero de Ĉinio en antaŭenigo de internacia kunlaboro pri la Zono kaj Vojo. La ĉina flanko volas labori kun Pakistano por bone plani kaj konstrui la ĉina-pakistanan ekonomian koridoron kaj akiri pli da fruktoj. Ĉinio laŭdas Pakistanon pro ĝia firma batalo kontraŭ la terorisma organizo Orient-Turkestana Islama Movado.

Turka prezidento Recep Tayyip Erdogan dimanĉe kondamnis la postulojn, prezentitajn de kvar arabaj landoj por kvietigi la diplomatian krizon kun Kataro, malakceptante ilian peton pri fermo de milita bazo en Kataro.

La ŝtata novaĵ-agentejo Anadolu raportis, ke Erdogan diris en Istanbulo, ke Turkio opinias, ke tiuj postuloj malobservas la internacian juron.

Laŭ la 13-punktaj postuloj lastatempe proponitaj de Saud-Arabio, Egiptio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno, Kataro estas petita redukti siajn rilatojn kun Irano, haltigi financan helpon al tiuj enlistigitaj kiel teroristoj, kaj tuj haltigi la konstruon de turka militbazo kaj ajnan militan kunlaboron kun Turkio sur sia tero.

Turkio sendis 23 soldatojn kaj kvin tankojn al sia militbazo en Kataro en la lasta semajno. Tio estis rigardata kiel signo de subteno al la lando.

Banko por Internacia Kontreguligo, kies stabejo troviĝas en la svisa urbo Basel, diris dimanĉe, ke iom rapidiĝis la reprosperigo de la tutmonda ekonomio, tamen la ekonomio ankoraŭ alfrontas la riskojn de komerca protektismo kaj troa ŝuldo.

La banko diris en sia nova raporto pri ekonomia taksado, ke la monda ekonomio montriĝis pli bona kaj espereble atingos la plej bonan nivelon de relative longa periodo en la venontaj kelkaj monatoj. La raporto prognozis, ke la monda ekonomio kreskos ĉi-jare per 3,5%, kaj tiu kresko estas proksima al la averaĝo, kvankam ĝi estas malpli alta ol tiu antaŭ la financa krizo.

La raporto rimarkigis, ke la ekonomia reprosperigo eble treniĝos pro malrapidiĝo de la kresko de konsumado. Kun altigo de interezprocento en iuj landoj, altiĝos la nivelo de la ŝuldo, kaj tio alportos negativan influon al konsumado, la ĉefa motoro de ekonomia reprosperigo. La raporto aldonis, ke investado estas alia grava motoro de ekonomia reprosperigo, sed la nuna invest-nivelo estas multe pli malalta ol tiu antaŭ la financa krizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin