Trovitaj kadavroj de dek mortintoj pro terlavango en sudokcidenta Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-06-26 13:43:44     Redaktoro:Shanshan

Jam pasis 48 horoj post la granda terlavango en la montara regiono en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan. Ĝis nun 10 kadavroj estis trovitaj, tamen 93 homoj restas malaperintaj. Nun la savantoj intense laboras.

Laborteamo de la Ŝtata Konsilio sub la gvidato de ŝtata konsilanto Wang Yong sabate ekiris el la gubernio Maoxian.

La terlavango el la alta parto de la monto en la Aba-a Tibeta kaj Ĉjanga Aŭtonoma Prefektujo trafis la vilaĝon Xinmo je ĉirkaŭ la 6a horo sabate matene, enterigante 62 hejmojn kaj pli ol 100 homojn. Du-kilometra sekcio de rivero estis blokita.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ordonis plenforte savi enterigitajn homojn. Li diris, ke aŭtoritatoj devas fari maksimuman klopodon por redukti perdojn kaj malebligi sekundarajn katastrofojn. Laŭ lia instrukcio, familianoj de la malaperintaj homoj kaj tiuj suferintaj perdojn en la katastrofo devas ricevi taŭgan zorgon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin