Pakistana prezidento renkontiĝis kun ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj

(GMT+08:00) 2017-06-26 13:47:31     Redaktoro:Shanshan

Dimanĉe en Islamabado, pakistana prezidento Mamnoon Hussain renkontiĝis kun vizitanta ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Hussain diris, ke Pakistano kaj Ĉinio estas bonaj fratoj, kaj la duflanka rilato estas modelo de interŝtata rilato. Pakistano dankas Ĉinion pro ĝia longtempa helpo kaj firme subtenas ĉinajn starpunktojn en la demandoj, koncernaj al ĝiaj kernaj interesoj. Li dankas ministron Wang pro liaj vizitoj al Pakistano kaj Afganio kaj la klopodo por bonigo de la dulandaj rilatoj. Pakistano ĉiam klopodas disvolvi pacajn kaj amikajn rilatojn kun najbaraj landoj kaj volas pace solvi konfliktojn per dialogo. Kiel nova membro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Pakistano esperas fortigi kunlaboron kun ĉiuj partioj por kune garantii regionajn pacon kaj stabilecon.

Wang diris, ke Ĉinio gratulas Pakistanon, ke ĝi fariĝis oficiala membro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kaj volas fortigi kunlaboron kun Pakistano en la kadro de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo. Pakistano estas grava partnero de Ĉinio en antaŭenigo de internacia kunlaboro pri la Zono kaj Vojo. La ĉina flanko volas labori kun Pakistano por bone plani kaj konstrui la ĉina-pakistanan ekonomian koridoron kaj akiri pli da fruktoj. Ĉinio laŭdas Pakistanon pro ĝia firma batalo kontraŭ la terorisma organizo Orient-Turkestana Islama Movado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin