Wang diris, ke sabate kaj dimanĉe li vizitis Afganion kaj Pakistanon. Krom antaŭenpuŝo de la duflankaj rilatoj, lia alia grava tasko estis mediacii laŭ peto de Pakistano kaj Afganio por bonigi la duflankajn rilatojn kaj antaŭenigi la pacan procezon de Afganio.
Wang diris, ke lia vizito akiris pozitivan rezulton. Ĝojinde estas, ke Pakistano kaj Afganio montris sian bonan intencon, precipe la du flankoj konsentis establi komunan sistemon pri traktado de krizo. Tio estas la grava paŝo por bonigi la duflankajn rilatojn. Ĉinio bonvenigas Pakistanon kaj Afganion sendi pozitivan signalon al la internacia komunumo. Kiel amiko kaj najbaro de la du landoj, Ĉinio volas ludi plu konstrueman rolon laŭ sia kapablo.