Junaj tankaistoj kulturataj

(GMT+08:00) 2017-06-26 10:31:14     Redaktoro:Xiong

Tanka estas tibeta religia pentrarto aŭ bildo kreita laŭ ĝi. La mondo honoras ĝin kiel tibetan "enciklopecion". La fonto de tanka-arto – la gubernio Tongren, la tibeta aŭtonoma subprovinco Huangnan, la provinco Qinghai, apoge de la loka kaj centra registaroj, heredigas la tanka-arton, kulturas tankaistojn, transformas la kulturajn rimedojn en ekonomiajn profitojn, kaj fine el ĉio ĉi rezultis tio ke la vivo de la popolo ŝanĝiĝis evidente.

La gubernio Tongren estas regiono mikse loĝata de tibetanoj kaj aliaj etnanoj. Kiel tanka-arto, ankaŭ tiel tanka-stilaj brodado kaj skulptado, pritraktas la tibetajn budhismon, epopeon, historion, kulturon kaj tiel plu, kaj ili kune estas nomataj "Regong-arto". Inter tiuj artoformoj la tanka-arto estas plej fame konata kaj ŝatata de la mondo.

En la gubernio Tongren vivas proksimume cent mil loĝantoj, sed el tiuj pli ol dudek mil okupas sin pri la Regong-arto. En la Etna Kultura Domo Regong de la subprovinco ĉiutage estas cent-plus lernantoj, kiuj, sub la gvidado de instruistoj, faras tanka-pentradon sur pentrotabulo.

Tenzin Samding nun aĝas 23 jarojn. En la domo li jam lernis kvar jarojn. Julie de la pasinta jaro li, kunportante siajn du tanka-pentraĵojn kiel verkojn de diplomiĝanta lernanto, veturis al Pekino por partopreni en ekspozicio de tanka-pentraĵoj.

"Post la elementlernejaj tagoj mi ĉesigis mian lernadon. En la jaro 2013 mi ekinteresiĝis pri tanka-pentrado. La lernokosto devenis de miaj instruistoj kaj la lernejo. Mi pagis nenion. Mian ĉion: manĝon, loĝadon, kaj eĉ pentrilojn, kovris la lernejo. En la jaro 2015 la Etna Universitato de Qinghai malfermis trejnkurson por heredantoj de tanka-arto kiel nemateria kultura heredaĵo, kaj ĉi tie mi travivis pli ol unu monaton. Tibetaj tanka-majstroj instruis al mi la bazon de tanka-pentrado kaj siajn spertojn pri ĝi, kaj de ili mi profitis multe."

Kelsang, la administranto de la Etna Kultura Domo Regong, informis ke, ekde la jaro 2012, kiam ĝi fondiĝis, la kultura domo liveras manĝon kaj loĝadon al pli ol 130 orfaj aŭ handikapitaj infanoj kaj junuloj, kiuj forlasis sian lernadon pro ekonomio. La kultura domo varbas lernantojn el ĉiuj lokoj de la lando, kaj ĉiujare ĝi invitas al si ŝtatnivelajn kaj provincnivelajn tanka-majstrojn kaj fakulojn por ke ili faru lecionojn pri tanka-pentrado.

Por fari simplan tanka-pentraĵon, oni diris, oni bezonas dediĉi dekkelke aŭ kelkdeke da tagoj, kaj por komplika – kelkajn monatojn kaj eĉ kelkajn jarojn. Unu pentraĵo de tanka-majstro povus valori en negoco tridek ĝis kvardek mil juanojn; se li ĉiujare kreus kvar aŭ kvin tiajn pentraĵojn, li povus enspezi cent mil juanojn kaj eĉ pli.

En la lastaj jaroj la subprovinco Huangnan de la provinco Qinghai jam konsentis starigi dudek ok daŭrigajn centrojn de nemateria kultura heredaĵo, inter kiuj dudek koncernas la Regong-arton kaj por kiuj la registaro asignis tri cent milionojn. Ĉiu el la centroj ĉiujare elbakis 50 ĝis 60 profesiajn tankaistojn. La loka registaro organizis tanka-artistojn, ke ili veturu al Ŝanhajo, Tianjin kaj aliajn urbojn por fari ekspozicion de tanka-bildoj kaj disvastigi la Regong-arton. Kaj cetere, ĝi eĉ helpis ilin serĉi kanalojn de vendo por iliaj pentraĵoj.

Junie de 2006 la Regong-arto fariĝis unu el la unuaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj sekve de tio enskribiĝis en la ŝtatan nomliston. Aŭguste de 2008 la subprovinco Huangnan, sankciite de la ŝtato, starigis al si eksperimentan regionon por protekti la kulturan ekologion. Oktobre de 2009 la Regong-arto estis registrita de Unesko de Unuiĝintaj Nacioj en la "Reprezentan Nomliston de la Homaraj Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin