Ĉinio, Pakistano kaj Afganio publikigis komunan novaĵ-komunikon

(GMT+08:00) 2017-06-26 14:27:30     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi vizitis Afganion kaj Pakistanon. Dum lia restado la tri flankoj forte kondamnis la lastatempajn teroristajn atajojn en Afganio kaj Pakistano, funebris pri la viktimoj kaj esprimis kondolencon al la vunditoj kaj al la familioj de la viktimoj. La tri flankoj interŝanĝis opiniojn pri la situacio en Afganio, la rilatoj inter Afganio kaj Pakistano kaj kunlaboro de la tri landoj. Ili venis en akordon pri jenaj punktoj.

La tri landoj sin dediĉos por konservo de paco kaj stabileco en la regiono, plifortigos kunlaboron en regiona interligo kaj ekonomia kunlaboro kaj klopodos por akceli komunan sekurecon kaj komunan disvolvadon.

Afganio kaj Pakistano volas plibonigi rilatojn inter si, plialtigi politikan reciprokan konfidon, plifortigi kunlaboron en batalo kontraŭ terorismo en aliaj kampoj kaj kune trakti sekurecajn defiojn. La ĉina flanko ŝatas vidi stabilajn kaj bonajn rilatojn inter Afganio kaj Pakistano kaj volas doni necesajn helpojn laŭ ilia bezono.

Afganio kaj Pakistano konsentis starigi mekanismon pri traktado de krizo por efika komunikado pri batalo kontraŭ terorismo kaj aliaj neatenditaj okazaĵoj. La ĉina flanko subtenas tiun ĉi mekanismon.

La tri flankoj konsentis starigi mekanismon de dialogo de ministroj pri eksterlandaj aferoj por konduki kunlaboron.

La tri flankoj opinias, ke paco kaj reakordigo estas la sola elirejo por solvado de la afgana problemo kaj perfortaj rimedoj ne povas helpi atingon de tiu ĉi celo.

La tri flankoj opinias, ke estas necese rekomenci la mekanismon de kvarpartia kunordiga grupo de Afganio, Pakistano, Ĉinio kaj Usono, por krei bonajn kondiĉojn por paca intertraktado kaj la aliĝo de Talibano al la paca procezo.

La tri flankoj subtenas la iniciaton Kabula Procezo kaj emfazis la bezonon frue rekomenci la laboron de la kontaktgrupo de Afganio kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin