Membroj de Nacia Komitato de ĈPPKK instigas al klopodoj por proviz-flanka reformo

(GMT+08:00) 2017-06-26 15:50:07     Redaktoro:Yu

Membroj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco alvokis dediĉi saĝon al profundigo de proviz-flanka struktura reformo kaj akceli sanan kaj stabilan disvolvadon de la ekonomio.

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, faris la alvokon en la 21a kunveno de la Konstanta Komitato de la 12a Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, kiu malfermiĝis lunde en Pekino.

Yu diris en la kunveno, ke membroj de la Konstanta Komitato devas kunigi saĝecon kaj proponi sugestojn pri profundigo de proviz-flanka struktura reformo kaj akcelado de stabila kaj sana kresko de la ekonomio.

Vicĉefministro Zhang Gaoli laŭdis la progreson en proviz-flanka struktura reformo kaj instigis al pluaj klopodoj en la redukto de troa produktkapablo en ŝlosilaj kampoj kaj translokado de maldungitoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin