Ĉina prezidanto renkontiĝis kun finna ĉefministro

(GMT+08:00) 2017-06-26 20:14:00     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun finna ĉefministro Juha Sipila lunde en Pekino, kaj ili konsentis akordigi disvolvajn strategiojn de la du landoj kaj akceli kunlaboron en diversaj kampoj.

Xi alvokis integri la 13an Kvin-jaran Planon de Ĉinio kun "Vizio: Finnlando 2025" kaj fortigi pragmatan kunlaboron en la kampoj de telekomunikado, inteligenta fabrikado, bioekonomio, mediprotekta tekniko, energiŝparaj konstruaĵoj kaj pura energio. Li diris, ke la du flankoj devas antaŭenigi interpopolajn interŝanĝojn kaj plibonigi kunlaboron en vintraj sportoj, ĉar Ĉinio gastigos la Vintrajn Olimpikojn en 2022. Xi aldonis, ke Ĉinio volas plifortigi kunlaboron kun Finnlando en arktaj aferoj en la kadro de la Arkta Konsilio.

Sipila estas en Ĉinio por ĉeesti la Someran Davos-Forumon, kiu okazos en la nordorienta havenurbo Dalian de 27a ĝis la 29a de junio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin