Sukcesis filmprezentado de 'Teo kaj Amo' en Jiangyuan, Ĉinio

(GMT+08:00) 2017-06-27 16:10:21     Redaktoro:Ĝoja


La 24an de junio en la urbo Jiangyuan de la provinco Jilin de Ĉinio sukcesis filmprezentado de 'Teo kaj Amo', en ĝi partoprenis esperantistoj el Pekino, Tianjin kaj Jilin, lokanoj kaj ĵurnalistoj, sume pli ol 100 personoj.


Estis prezentita premiita filmo "Teo ligas avon kaj nepon", farita de Tianjin-a Esperanto-Asocio, Ĉinio.



S-ro Han Zuwu, honora prezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio, konigis faradon de la filmeto "Teo ligas avon kaj nepon".


Zhang Ping, unu el iniciantoj de 'Teo kaj Amo', faris konigon pri la projekto 'Teo kaj Amo'.

Estas prezentitaj la premiitaj filmetoj de la dua konkurso de mallongaj filmoj : 'Teo ligas avon kaj nepon', 'Mi soifas', 'Simpla Rakonto', 'Nigra teatro – Teo kaj Amo' kaj 'Teo-revoj en Amo-taso'.


Oficisto de la urbodomo de Jiangyuan s-ino Zhang Xia donis salutparolon.


Jiangyuan-aj knabinoj voĉlegis la poemon "Ni atendas vin en Jiangyuan" .

Oficisto de la urbodomo de Jiangyuan s-ino Zhang Xia, diris, ke la ĉina iniciato 'Zono kaj Vojo' estas apogata de diversaj landoj de la mondo, Esperanto utilas al interkomunikado kaj proksimigas korojn al koroj, tial Esperanto povas ludi bonan rolon en 'Zono kaj Vojo'. La urbo Jiangyuan estas arbar-urbo kaj kultur-urbo, volas per Esperanto amikiĝi kun diversaj urboj de la mondo. Kaj 4 knabinoj voĉlegis poemon "Ni atendas vin en Jiangyuan" por esprimi la volon.


Liu Minghui, prez. de Jilin-a Esperanto-Asocio, konigis la vivresumon de L.L.Zamenhof.


Prez. de Pekina Esperanto-Asocio s-ino Yu Jianchao (meze) kaj vicprez. de Pekina Esperanto-Asocio s-ro Wang Yujin (maldekstre) voĉlegis la poemon de L.L.Zamenhof "La Vojo" en Esperanto kaj en la ĉina lingvo. Muziko: Ma Zonghua.


Premiito Lisa salutis per video.


La verda flago estis transdonita al s-ro Nan Youli (maldekstre), reprezentanto de partoprenantoj al la Seula UK, dume okazos programo 'Teo kaj Amo'.

Ĝis nun premiitaj filmetoj de 'Teo kaj Amo' estis prezentitaj en ĉinaj urboj Hangzhou, Tianjin, Qingdao kaj Jiangyuan, poste ankaŭ en urboj Ŝanhajo, Zhenjiang, Wuxi, Taiyuan, Pekino, kaj ankaŭ en Seula UK kaj en polaj urboj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin