Novaĵoj (Junio 27)

(GMT+08:00) 2017-06-27 17:33:03     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 27a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro laŭdas progreson en amasaj entreprenado kaj novigado; evoluantaj landoj laŭdas rezolucion prezentitan de Ĉinio pri homaj rajtoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉefministro Li Keqiang diris marde, ke Ĉinio atingis pli bonajn rezultojn ol la atenditajn en siaj klopodoj por antaŭenigi amasan entreprenadon kaj amasan novigadon.

Li diris tion en parolado en la malferma ceremonio de la Jara Kunveno de la Novaj Ĉampionoj de 2017, konata ankaŭ kiel la Somera Davos-Forumo, okazigita en la ĉina nordorienta havenurbo Dalian. Li aldonis, ke la nombro de merkataj entoj en Ĉinio kreskis per ĉiutaga averaĝo de 40 mil en la lastaj tri jaroj. Dum tiu periodo, averaĝe 14 mil entreprenoj estis registritaj ĉiutage, kun proksimume 70% de ili aktivaj en komerco, kaj tiu ĉi nombro kreskis ĝis 18 mil en majo de la kuranta jaro. Li priskribis amasan entreprenemon kaj amasan novigadon kiel efikan manieron por realigi inkluzivan kreskon, dirante, ke la procezo engaĝas kaj profitigas la popolon vaste.

La ĉefministro diris, ke la rapida kresko de novaj industrioj kaj novaj modeloj de negoco kontribuis al ĉirkaŭ 70% de novaj laborpostenoj kreitaj en la tutlandaj urboj en la pasinta jaro. Li diris, ke inkluziva kaj prudenta reguligo de la registaro akcelis rapidan disvolviĝon de novaj industrioj kaj komercaj modeloj inkluzive de elektronika komerco, pagado per porteblaj komunikiloj kaj servo de lueblaj bicikloj.

Ĉi-jare la Somera Davos-Forumo fokusiĝas pri kiel teknologia kaj politika novigoj povas akceli pli inkluzivan manieron de ekonomia kresko, kiu prioritatigas gravan kreadon de laborpostenoj kaj daŭripovan disvolvadon. Ĉirkaŭ 1 500 politikistoj, oficialuloj, entreprenistoj, kleruloj kaj amaskomunikilaj reprezentantoj el pli ol 90 landoj kaj regionoj diskutos pri inkluziva kresko kaj la nova industria revolucio.

Ĉefministro Li Keqiang lunde vokis ĉiujn landojn fari komunajn klopodojn en la konstruado de pli justa kaj malferma ekonomia sistemo de la mondo.

Li faris la rimarkojn en renkontiĝo kun Klaus Schwab, la fondinto kaj administra prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, en la ĉina nordorienta havenurbo Dalian antaŭ la Somera Davos-Forumo.

Ĉi-jara forumo, kiu okazas de mardo al ĵaŭdo, havas la temon Realigi Inkluzivan Kreskon en la Kvara Industria Revolucio.

Li diris, ke kun fokuso sur la proviz-flanka struktura reformo, Ĉinio uzas la novan industrian kaj teknologian revolucion por antaŭenpuŝi ekonomian reformon. La registaro klopodas stimuli la merkaton per redukto de komplikaj kaj superfluaj formalaĵoj, plibonigi superrigardon kaj servojn kaj instigi al novigado kaj entreprenado. Li aldonis, ke Ĉinio nutras novajn movfortojn de la kresko por anstataŭi la malnovajn, akcelas la kreadon de laborŝancoj kaj ĝisdatigas siajn industriojn, por krei novan motoron de la ekonomia disvolvado.

Schwab aprecis la supre menciitajn politikojn, dirante, ke la Monda Ekonomia Forumo estas preta por plifortigi sian partnerecon kun Ĉinio. Li diris, ke la Monda Ekonomia Forumo volas labori kun Ĉinio por sendi pozitivan signalon de stabileco, disvolviĝo kaj kunlaboro kaj kontribui al forta, daŭrigebla kaj ekvilibra monda ekonomio.

Establita en 2007, la jara kunveno fariĝis la plej grava renkontiĝo pri sciencteknika novigado. Ĝi servas kiel platformo de gvidantoj por profundigi ilian komprenon pri la Kvara Industria Revolucio.

La 22an de junio la Homrajta Konsilio de la UN adoptis la rezolucion "Kontribuo de Disvolviĝo al Ĝuado de Ĉiuj Homaj Rajtoj". Multaj evoluantaj landoj aprecas kaj subtenas la rezolucion prezentitan de Ĉinio.

Ili opiniis, ke la rezolucio reflektas la apelacion de evoluantaj landoj, fortigas la unuecon kaj kunlaboron inter ili, plialtigas iliajn rajtojn pri parolado kaj difino de tagordo en la internacia scenejo de homaj rajtoj kaj forte inspiras tiujn landojn.

Jorge Balero, konstanta reprezentanto de Venezuelo al la oficejo de la UN en Ĝenevo, diris, ke la rezolucio difinas evidentan kontribuon de disvolvado al ĉiuj homaj rajtoj, kaj ĝiaj enhvavoj konformas al rilataj principoj de la Ĉarto de la UN. Balero aldonis, ke Venezuelo volas labori kun Ĉinio por subteni kaj sekvi la alvokon de la rezolucio kaj senĉese klopodos por atingi la celojn de la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado kaj akceli ampleksan disvolvadon de homaj rajtoj sur tiu ĉi bazo. En la nomo de la membroj de Ne-Alianca Movado, Balero reasertis, ke se la rajto pri disvolvado ne povas esti realigita, paroloj pri aliaj bazaj rajtoj estas sensencaj. La Homrajta Konsilio de la UN devas efektive plenumi siajn promesojn kaj doni la gravecon al la rajto pri disvolvado same kiel al aliaj homaj rajtoj.

Lunde en Pekino, Geng Shuang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, deklaris en gazetara konferenco, ke laŭ invito de sia ĉina paralelulo Wang Yi, filipina ministro pri eksterlandaj aferoj Cayetano oficiale vizitos Ĉinion de la 28a de junio ĝis la 1a de julio.

Geng diris, ke dum lia restado en Ĉinio, ĉinaj gvidantoj renkontiĝos kun Cayetano, kaj Wang Yi interparolos kun li. La du flankoj interŝanĝos opiniojn pri rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj, rilatoj inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Lunde en Moskvo, Vladimir Kozhin, asistanto de rusa prezidento pri kunlaboro de militaj teknikoj, diris, ke Rusio intertraktas kun Tajlando, Indonezio, Filipinoj kaj aliaj landoj pri liverado de mararmeaj ekipaĵoj.

Tiutage Kozhin diris en gazetara konferenco, ke pro elstara prezentado de aeraj trupoj de la rusa mararmeo en la batalo en Sirio, rusaj mararmeaj ekipaĵoj estas pli multe ŝatataj de aziaj ĉemaraj landoj. Nun Rusio faras intertraktadon kun tiuj landoj pri liverado de mararmeaj ekipaĵoj.

Usona prezidento Donald Trump interparolis kun vizitanta hinda ĉefministro Narendra Modi lunde en la Blanka Domo. Ili diskutis pri komerco kaj sekureco. Trump urĝis la hindan registaron moderigi komercajn restriktojn kontraŭ Usono.

Trump diris en komuna gazetara konferenco kun Modi, ke li esperas, ke Usono kaj Hindio starigos rilatojn de justa kaj reciprokprofita komerco, kaj ke Hindio moderigos limigon al la aliro de usonaj produktoj por tiel redukti la deficiton de Usono en la komerco kun ĝi.

Dimanĉe en la regiono Bahawalpur de provinco Punjab, orienta Pakistano, cisternokamiono renversiĝis kaj ekbrulis. Almenaŭ 140 homoj estis mortigitaj kaj aliaj 100 vunditaj en la akcidento. Proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres publikigis deklaron, esprimante profundan aflikton pri la okazaĵo.

La deklaro diris, ke Guterres funebris pri la mortintoj kaj esprimas sian koran simpation al pakistanaj popolo kaj registaro kaj deziras al la vunditoj fruan resaniĝon. Li aldonis, ke la UN volas liveri helpon al Pakistano laŭ ĝia bezono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin