La pluveto

(GMT+08:00) 2017-06-27 17:02:32     Redaktoro:Zhao
La pluveto

(Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson)

Denove estas aŭtuno kaj malhelaj tagoj, kaj la suno kaŝas sin en la plej malluma angulo de la spaco, ke neniu vidu kiel pala kaj maljuna kaj trivita ĝi fariĝis en tiu ĉi lasta tempo. Sed dum vento siblas tra la fenestraj fendoj kaj pluvo plaŭdas en la tegmenta defluilo kaj malseka hundo sur la strato hurlas antaŭ fermita pordo, kaj antaŭ ol la unua fajro de la aŭtuno estingiĝas en nia kahelforno, mi volas rakonti al vi fabelon pri la pluveto.

Nun aŭskultu:

La bona dio antaŭ kelka tempo tiel malkontentis pri la malboneco de la homoj, ke li decidis puni ilin ankoraŭ pli malbonigante ilin. Plej prefere li en sia granda boneco ŝatus dronigi ilin ĉiujn per nova diluvo; li ne forgesis kiel plaĉa estis tiu vido, kiam ĉio viva pereis en la inundo. Sed bedaŭrinde, en sentimentala momento li unufoje promesis al Noa neniam tion refari.

"Aŭskultu, amiko mia", li tial iutage diris al la diablo. "Vi efektive ja ne estas sanktulo, sed vi foje havas bonajn ideojn, kaj oni povas kun vi rezoni. La homoj malbonas kaj ne volas boniĝi. Mia pacienco, kiu estas senlima, nun elĉerpiĝis, kaj mi decidis puni ilin ankoraŭ pli malbonigante ilin. Mi esperas ke ili tiam ĉiuj pereigos unu la alian kaj sin mem. Ŝajnas al mi, ke niaj interesoj – aliokaze tiel malsamaj – tie ĉi escepte povus trovi komunan punkton; kian konsilon vi povas doni al mi?"

La diablo meditante mordetis la pinton de sia vosto.

"Sinjoro", li fine respondis, "via saĝo estas same granda kiel via boneco. La statistiko montras, ke la plej granda nombro de krimoj estas farataj aŭtune, kiam la tagoj malhelas kaj la ĉielo grizas kaj la tero kuŝas vualita de pluvo kaj nebulo."

La bona dio longe cerbumis pri tiuj vortoj.

"Mi komprenas", li fine diris. "Via konsilo estas bona kaj mi ĝin sekvos. Vi havas bonajn talentojn, amiko mia, sed vi devus uzi ilin pli bone."

La diablo ridetis kaj svingis la voston, ĉar li estis flatita kaj kortuŝita, kaj poste li lamis hejmen.

Sed la bona dio diris al si mem:

"Ekde nun ĉiam pluvetos. La nuboj neniam disiĝos, la nebulo neniam leviĝos, la suno neniam plu brilos. Kaj estos malklare kaj grize ĝis la fino de l' tempo."

Kaj tiel estis.

La pluvombrelfaristoj kaj la galoŝfabrikistoj komence ĝojis, sed ne daŭris longe, ĝis la rido glaciiĝis ankaŭ sur iliaj lipoj. La homoj ne konscias, kiom gravas al ili bela vetero, ĝis ili dum kelka tempo malhavas ĝin. Gajuloj iĝis melankoliaj. Melankoliuloj iĝis frenezaj kaj pendigis sin en longaj vicoj aŭ kolektiĝis por aranĝi konciliojn. Baldaŭ oni ne plu laboris, kaj la mizero estis severa. La krimoj obliĝis laŭ kapturna skalo, la malliberejoj fariĝis troloĝataj, la frenezulejoj sufiĉis nur al la saĝuloj. La nombro de vivuloj malkreskis, kaj iliaj loĝejoj estis forlasitaj. Oni dekretis mortpunon pro memmortigo; nenio helpis.

La homaro, kiu dum tiom da generacioj revis kaj verkis pri eterna printempo, nun iris renkonte al siaj lastaj tagoj tra eterna aŭtuno. Tagon post tago la detruado kreskis. Regionoj dezertiĝis, urboj ruiniĝis. Sur la placoj kolektiĝis hundoj hurlantaj; sed tra la stratetoj iris maljuna lamulo de domo al domo kun sako surdorse kolektante animojn. Kaj ĉiuvespere li lamis hejmen kun plena sako.

Sed unuvespere li ne lamis hejmen. Anstataŭe li iris al la pordego de l' ĉiela regno kaj rekte al la trono de la bona dio. Tie li haltis kun riverenco kaj diris:

"Sinjoro, vi lastatempe maljuniĝis. Ni ambaŭ maljuniĝis, kaj tion kaŭzas ke ni tre enuas. Ho, sinjoro, malbonan konsilon mi donis al vi. La pekoj, kiuj min interesas, bezonas foje iom da sunbrilo por prosperi. Jen rigardu, vi faris el mi mizeran ĉifonkolektiston!"

Kaj kun tiuj vortoj li tiel malmilde ĵetis sian malpuran sakon sur la ŝtupojn de la trono, ke la ligilo rompiĝis kaj la animoj disflirtis. Ili ne estis nigraj, sed grizaj.

"Jen la animoj de la lastaj homoj", diris la diablo. "Mi donacas ilin al vi, sinjoro. Sed zorge evitu uzi ilin, se vi intencas krei novan mondon!"

*

Vento siblas tra la fenestraj fendoj, kaj pluvo plaŭdas en la tegmenta defluilo, kaj finita estas ĉi fabelo. Kiu ĝin ne komprenis, tiu konsoliĝu per tio ke morgaŭ estos bela vetero.

(1897)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin