Novaĵoj (Junio 28)

(GMT+08:00) 2017-06-28 16:43:22     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas ĵaŭdo, la 29a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi promesis kontinuan subtenon al Honkongo; ĉefministro Li dialogis kun reprezentantoj de internaciaj komercaj rondoj. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde en Honkongo, ke la centra registaro subtenos plu same kiel antaŭe la Honkongan Specialan Administracian Regionon en kreskigo de ekonomio kaj plibonigo de popola bonfarto.

Xi faris la rimarkojn, kiam li atingis la Honkongan Internacian Flughavenon por tri-taga vojaĝo. Li ĉeestos solenon festantan la 20an datrevenon de la reveno de Honkongo al la patrujo kaj la enoficiĝan ceremonion de la kvina-mandata registaro de la speciala administracia regiono.

Parolante al raportistoj en la flughaveno, la prezidanto diris, ke lia vojaĝo al Honkongo esprimas bondezirojn al la Honkonga Speciala Administracia Regiono, montras subtenon de la centra registaro al Honkongo kaj helpas la regionon plani sian estontecon. Xi gratulis Honkongon pro la grandaj atingoj akiritaj dum la pasintaj 20 jaroj kaj instigis Hongkongon krei novan gloron. Li diris, ke la centra registaro, kiu donis fortan subtenon al Honkongo en la pasintaj 20 jaroj, subtenos plu Hongkongon same kiel antaŭe en kreskigo de ekonomio kaj plibonigo de popola bonfarto.

Merkrede matene en la internacia konferenca centro de Dalian, nordorienta havenurbo de Ĉinio, ĉina ĉefministro Li Keqiang dialogis kun reprezentantoj de internaciaj komercaj rondoj, kiuj ĉeestas la Someran Davos-Forumon de 2017.

Klaus Schwab, prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, kaj respondeculoj de pli ol 200 translandaj kompanioj, inkluzive de nederlanda firmao Royal DSM, kaj usonaj kompanioj Johnson Controls, African Rainbow Minerals kaj Salesforce, ĉeestis la dialogon. Ili diskutis pri ekonomia reformo de Ĉinio, la strategio Farita en Ĉinio 2025, disvolviĝo de mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj, komerca oportuno, interreto plus kaj aliaj temoj. La ĉina ĉefministro respondis demandojn de la ĉeestantoj.

Merkrede en Pekino, ĉina ŝtata konsilanto Yang Jiechi renkontiĝis kun filipina ministro pri eksterlandaj aferoj Alan Peter Cayetano.

Yang diris, ke en la pasinta jaro sub la zorgo kaj gvidado de la du ŝtatestroj, rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj ĉiuflanke pliboniĝis kaj montris la tendencon de tutdimensia, diverskampa kaj profunda disvolviĝo. En la venonta periodo la du flankoj plifortigos politikan interfidon kaj akordigon de disvolvaj strategioj, komplete profundigos kunlaboron en diversaj kampoj, tenos la tendencon de bona interreago, kaj akcelos stabilan kaj bonan disvolvadon de rilatoj inter la du landoj.

Cayetano diris, ke Filipinoj laŭdas Ĉinion pro ĝia pozitiva rolo en protekto de regionaj paco kaj stabileco, kaj volas kunlabori kun Ĉinio por kapti la ŝancon de konstruado de la Zono kaj Vojo kaj puŝi la duflankajn rilatojn akiri pli grandan progreson.

Merkrede matene, la Eŭropa Konsilio publikigis deklaron, dirante, ke pro la nekontentiga efektivigo de la Minska Interkonsento, la Eŭropa Unio decidis pluvalidigi la ekonomiajn sankciojn kontraŭ Rusio por 6 monatoj ĝis la 31a de januaro, 2018. La ekonomiaj sankcioj tuŝas la kampojn de financo, energio, defendo, kaj milit-civilaj produktoj.

En julio de 2014 la EU aplikis sankciojn kontraŭ Rusio pretekste, ke ĝi kreis necertecon en orienta Ukrainio. Sekve la EU pliigis enhavojn de la ekonomiaj sankcioj kaj kelkfoje renovigis la sankciojn. Rusio prenis kontraŭrimedojn, inkluzive de restrikto de importo de agrikulturaĵoj el la EU.

Laŭ siriaj amaskomunikiloj kaj organizo pri homaj rajtoj, lastatempe ĉirkaŭ cent civiluloj estis mortigitaj en aeratakoj de la internacia koalicio gvidata de Usono en orienta Sirio. La merkreda aeratako mortigis almenaŭ 40 civilulojn.

La siria novaĵ-agentejo raportis, ke la internacia koalicio lanĉis intensan aeratakon en la orienta provinco Deir ez-Zor, kaj estis mortigitaj almenaŭ 40 civiluloj, plejparte virinoj kaj infanoj.

La Siria Observejo pri Homaj Rajtoj, kies stabejo troviĝas en Londono, diris, ke la internacia koalicio bombardis konstruaĵon en la urbo Mayadeen, kiun la ekstremisma grupo Islama Ŝtato uzis kiel malliberejon, kaj almenaŭ 57 homoj estis mortigitaj.

Prezidanto de la 71a Ĝenerala Asembleo de la UN Peter Thomsen, ĝenerala direktoro de Unesko Irina Bokova kaj aliaj oficialuloj alvokis akceli efektivigon de la edukaj celoj en la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado per pliigo de monrimedoj, plibonigo de seksegaleco kaj antaŭenigo de eduka novigo.

La Ĝenerala Asembleo okazigis altnivelan kunvenon pri tiu ĉi temo. Thomsen diris en parolado, ke eduko estas grava motoro por atingo de la celoj de daŭripova disvolvado, kaj ĉiuj landoj devas plifortigi la klopodojn por atingi la celon de daŭripova disvolvado, tio estas garantii bonkvalitan edukon inkluzivan kaj justan kaj doni al ĉiu la ŝancon de dumviva lernado.

Plenuma vic-ĝeneral-sekretario de la UN Amina J. Mohammed diris, ke por atingi la edukajn celojn de daŭripova disvolvado, necesas pliigi monrimedojn en la tuta mondo, kaj la ŝanco de eduko devas esti donita al delokitaj kaj izolitaj infanoj per starigo de portempaj ejoj, teleedukado kaj aliaj novaj rimedoj.

Bokova diris, ke eduko estas la fundamenta homrajto kaj la bazo de inkluziva kaj daŭripova disvolvado kaj rilatas al paco kaj espero, tial ĝi estas la kerno de la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

La itala registaro merkrede esprimis formalan proteston kontraŭ la Eŭropa Unio pro la serioza demando de rifuĝintoj, dirante, ke se la nuna tendenco ne estos efike bridita, ĝi malpermesos al fremdlandaj ŝipoj albordiĝi al italaj havenoj. La novaĵ-agentejo ANSA raportis, ke proksimume 12 000 rifuĝintoj intencis albordiĝi al Italio en la pasintaj 48 horoj. La itala registaro merkrede rajtigis sian ambsadoron formale protesti kontraŭ la Eŭropa Unio.

La Korea Demokratia Popola Respubliko diris merkrede, ke ĝi aplikos la mortopunon al tiuj partoprenintaj en komploto de murdo kontraŭ ĝia plej alta gvidanto Kim Jong Un.

Komuna deklaro de la Ministerio de Ŝtata Sekureco, la Ministerio de Popola Sekureco kaj la Centra Publika Prokurorejo diris, ke tiuj partoprenintaj en komploto de murdo inkluzivis sud-korean eksan prezidenton Park Geun-hye.

La deklaro diris, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko ankaŭ postulas, ke Sud-Koreio tuj transdonu Park, aŭ ĝi alfrontos malfavoran influon en rilatoj kun la Nordo, se Seulo rifuzas fari tion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin