Qinghai, survoje al tutmonda komerco per Ĉina-Eŭropa Trajno

(GMT+08:00) 2017-06-29 10:49:27     Redaktoro:祃璟琳

La 9an de septembro pasintjare, la ĉina-eŭropa trajno kun 44 vagonoj marŝis de Xining, Qinghai-provinco al Antwerpen de Belgio. Ĝi estas la unua Ĉina-Eŭropa Trajno sur la Qinghai-Tibeta altebenaĵo. Ĝi starigis la vojaĝon al Eŭropo kaj rapidigis la disvolviĝon de Qinghai-provinco al la "Zono kaj Vojo".

La provinco Qinghai havas riĉajn resursojn. Produktoj de lano, etnaj vestoj, silko kaj aliaj karakterizaj produktoj estis transportitaj al diversaj lokoj de la mondo per "Mara Silka Vojo". En la lastaj jaroj, dank' al la iniciato de la "Zono kaj Vojo", pli multaj produktoj de Qinghai estis bonvenigataj de aliaj landoj kaj regionoj. Pliiĝis la eksportado kaj kvalito kaj specoj de komercaĵoj transformiĝis de bazaj al altvaloraj. Wang Limin, vicestro de la oficejo pri ekstera komerco de Komerca Buroo de Qinghai diris:

  "En 2016, la totala sumo de komerco de nia provinco kun ĉefaj landoj laŭ la Zono kaj Vojo kalkuliĝis al 510 milionoj da usonaj dolaroj, pli multe je 12,7% samperiode." 

  Kresko de komerca kvanto altigis enzutismon de entreprenoj en produktado kaj samtempe elstarigis serion da problemoj, inkluzive de liverdato, transporta kosto, ktp. Antaŭe varoj de Qinghai-provinco estis transportitaj surmare. La unua ĉina-eŭropa trajno de Qinghai-provinco marŝis de Xining kaj atingis la dua belga plej granda urbo Antwerpen, preterpasante Kazaĥstano, Rusio, Pollando kaj Germanio. La tuta vojaĝo longa je 9 838 kilometroj kaj daŭras 12 tagojn. Kompare kun la tradicia mara transportado, estis ŝparitaj 40 tagoj. Wang Limin, vicestro de la oficejo pri ekstera komerco de Komerca Buroo de Qinghai diris:

  "Post funkcio de ĉina-eŭropa trajno, elstariĝis la supereco de nia provinco en landlima komerco, pli grandiĝis la supereco de nian provinco en la komerco kun Meza Azio, Okcidenta Azio kaj Eŭropo. Qinghai sin turniĝis de interna loko de ekstera komerco al avangarda loko kaj realigis historian transformiĝon de rolo." 

Lang Minghai, Ĝenerala ĉefo de la Ximalaya Domestika Kompanio

  Ĉefa pasaĝero de la qinghai-a unua ĉina-eŭropa trajno estas Ximalaya Domestika Kompanio, kiu transportis tapiŝojn de 42 vagonoj al Eŭropo. Antaŭe la transportado de produktoj al Eŭropo bezonas unu aŭ du monatojn per "mara silka vojo". Survoje ripetata ŝnurligado ofte influis kvaliton de la produktoj kaj longtempa transportado malfortigis la konkurenckapablon de la entrepreno. La ĉina-eŭropa fervojo kontentigas la entreprenon en internacia transportado kaj akcelas reciprokan disvolviĝon de la entreprenoj. Ĝenerala ĉefo de la Ximalaya Domestika Kompanio Lang Minghai diris:

  "Pasintece ni transportis produktojn de la interna kontinento al la maro, tamen nun la fervojo alportis superecon al ni. Krome la fervojo estas pli facila. Nun la produktoj estas kontenirizitaj en la fabriko kaj ne necesas ŝnurligi la tapiŝojn. Ni ankaŭ bezonas importi lanon, kio kostis pli ol unu monaton per maro. Nun per la fervojo ni eksportas tapiŝojn kaj importas lanon, per kio ni realigis normaligon de la ĉina-eŭropa fervoja transportado. Aperigo de la ĉina-eŭropa fervojo multigis nian konkurenckapablon en liverdato, kontentigis la merkaton, samtempe pliiĝis varoj eksportataj per la ĉina-eŭropa fervojo." 

  Dank' al la ĉina-eŭropa fervojo, disvolviĝo de karakterizaj industroj de Qinghai-provinco pli kompakte ligas sin kun la internacia merkato. Rilate al la urbo Xining, kiu kontribuas pli ol duonon de ekonomia kreska indico al la provinco Qinghai, la strategio de la Zono kaj Vojo ne nur multigis ĝiajn komercajn partnerojn, sed ankaŭ ŝanĝis la komercan strukturon. Luo Yongdong, estro de la oficejo pri ekstera kapitalo kaj ekstera komerco de la Komerca Buroo de Xining diris:

"Antaŭ iniciato de la 'Zono kaj Vojo', ni havis komercadon kun 54 landoj. Nun la nombro de komercaj partneroj multiĝis al 64. En la unua trisemestro ĉijare la kvanto de ekstera komerco pliiĝis je pli ol 30%. Pliiĝis komercaj partneroj, multiĝis komerca plurismo kaj kreskis komerca kvanto." 

  La etno Sala en gubernio Xunhua de Qinghai-provinco havas saman originon kun turkumenstanoj, ili havas similojn en lingvo, kutimoj kaj moroj. La Qinghai Kaŝmira Grupo, kiu venis el gubernio Xunhua, ĵetis la rigardon de kunlaboro al Turkmenstano, kiu havas riĉajn resursojn de lano kaj relative malprogresintaj prilaboraj teknikoj. Nun la entrepreno subskribis interkonsenton pri lano-prilaborado kun Turkmenstano kaj investis milionon da usonaj dolaroj por konstrui fabrikon en Turkmenstano. Vicĉefo de Qinghai Kaŝmira Grupo Han Wenxiang konigis:

  "La fabriko de lano-prilaborado estos finkonstruita junie venontjare. Poste ni planas prilabori lanon de Kirgistano kaj Kazaĥstano en la fabriko. Tre gravas la gvidado de la registaro. Ni volas kapti la ŝancon kreitan de la Zono kaj Vojo. Samtempe necesas prudenteco. " 

En la lastaj jaroj, Qinghai ĉiujare okazigis rondtablan kunvenon pri ekonomio kaj komerco kun landoj sur la Zono kaj Vojo kaj Ekspozicion de Tibetaj Tapiŝoj, pere de tiuj platformoj, formiĝis la kunlabora kaj interŝanĝa mekanismo de Qinghai kun landoj kaj regionoj rilataj al la Zono kaj Vojo. Pli vastiĝis la kanalo de entreprenoj al komerca tutmondiĝo per la Zono kaj Vojo. Sekve de perfektigo de internacia negoca reto, Qinghai eniris en la rapidigan orbiton de tutmonda komerco per la ĉina-eŭropa fervojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin