Novaĵoj (Junio 30)

(GMT+08:00) 2017-06-30 16:21:24     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 30a de junio. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi Jinping revuis garnizonon de la ĉina Popola Liberiga Armeo en Honkongo; prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco vokas por pli forta partnereco kun la Eŭropa Unio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Vendrede matene, Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, prezidanto de la Ĉina Popola Respubliko, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, kiu estas en Honkongo por ĉeesti la solenon festantan la 20an datrevenon de la reveno de Honkongo al la patrujo, kaj la enoficiĝan ceremonion de la kvina-mandata registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono, revuis la garnizonon de la ĉina Popola Liberiga Armeo en Hongkongo. Pli ol 3 100 oficiroj kaj soldatoj kaj pli ol 100 militaj ekipaĵoj estis revuitaj en 20 grupoj. Pli ol 4 000 gastoj el diversaj rondoj de Honkongo ĉeestis la ceremonion.

Ĵaŭde en Honkong ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Leung Chun-ying, ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Posttagmeze li renkontiĝis ankaŭ kun respondeculoj de administracia, leĝdona kaj justica departementoj de Honkongo.

Xi alte taksis laboron de Leung en la pasintaj 5 jaroj de post lia enoficiĝo kiel ĉefadministranto de Honkongo. Li esperis, ke en la nova posteno Leung servos al Honkongo kaj la landinterno, kaj dediĉos sian saĝon kaj potencon al disvolvado de la afero "unu lando, du sistemoj" kaj al la nacia disvolviĝo.

Nome de la registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj la honkongaj civitanoj, Leung varme bonvenigis prezidanton Xi kaj lian edzinon Peng Liyuan ĉeesti la solenon festantan la 20an datrevenon de la reveno de Honkongo al la patrujo, kaj la enoficiĝan ceremonion de la kvina-mandata registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono. Li diris, ke li atribuas la ekonomian disvolviĝon kaj socian sitabilecon de Honkongo ankaŭ al la zorgo kaj subteno de prezidanto Xi kaj la centra registaro. Estontece, Honkongo elvolvos siajn avantaĝojn kaj realigos reciprokan kompletigon kun la landinterno konforme al la nacia 13a Kvin-jara Plano kaj la iniciato de la Zono kaj Vojo.

Yu Zhengsheng, prezidanto de la Nacia Komitato de Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, ĵaŭde alvokis por pli forta partnereco kun la Eŭropa Unio.

Yu faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun Georges Dassis, prezidanto de la Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato.

Dassis estas en Pekino por la 15a rondtabla kunveno de la Ĉina Ekonomia kaj Socia Konsilio kaj la Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato en ĵaŭdo kaj vendredo.

Yu diris, ke la kunveno fariĝis influa dialogo kaj mekanismo de kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU, kiu riĉigas ilian ĉiuflankan strategian partnerecon, kaj transpontas komprenon kaj amikecon inter popoloj. Li vokis ambaŭ flankojn grandigi kampojn de interŝanĝo kaj fari novajn kontribuojn al la partnereco.

Dassis diris, ke disvolviĝo de la EU bezonas Ĉinion, kaj la Eŭropa Ekonomia kaj Socia Komitato sin dediĉos al pli fortaj rilatoj inter la EU kaj Ĉinio.

Ĵaŭde en Pekino ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi interparolis kun sia filipina paralelulo Alan Peter Cayetano.

Wang diris, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Filipinoj stabile disvolviĝis sur la ĝusta vojo de bonnajbareco post ĉiuflanka boniĝo, kaj la duflanka kunlaboro en diversaj kampoj ŝenĉese akiris pozitivajn fruktojn. La fakto pruvis, ke persisti en la bonnajbareco estas ununura ĝusta elekto, konforma al la interesoj de ambaŭ flankoj. Ĉinio subtenos plu la laboron de Filipinoj kiel deĵoranta prezidanto-lando de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj por kune antaŭenpuŝi disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj la asocio kaj integriĝon de la Orienta Azio.

Cayetano esprimis ĝojon pro pliboniĝo de duflankaj rilatoj. Li diris, ke Filipinoj klopodas solvi la maran demandon per dialogo por plifirmigi kaj plifortigi la dulandajn rilatojn.

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi diris ĵaŭde, ke la preno de historia moskeo al-Nuri en la malnova urbo de Mosulo signas la finon de la memdeklarita Islama Ŝtato (IŜ) en Irako.

Abadi diris en deklaro publikigita de la ĉefministrejo, ke la eksplodigo de moskeo al-Nuri kaj ĝia minareto fare de la grupo Islama Ŝtato kaj revenigo de ili al la hejmlando hodiaŭ estas deklaro de la fino de la neleĝa Islama Ŝtato. Abadi, kiu estas ankaŭ la ĉefkomandanto de la iraka armeo, aldonis, ke ili persekutos plu membrojn de la Islama Ŝtato, mortigante kaj kaptante ilin ĝis la lasta de ili en Irako.

Abadi faris rimarkojn dum sia vizito al la Komandejo de Komunaj Agadoj en Mosulo, kie li renkontiĝis kun militaj komandantoj kaj diskutis kun ili pri la disvolviĝoj de la bataloj por liberigo de la okcidenta flanko de Mosulo.

Pli frue en tiu tago, deklaro de la Komandejo de Komunaj Agadoj diris, ke la irakaj trupoj reprenis la regionon de la moskeo al-Nuri kaj ĝia minareto kaj ankaŭ apudan regionon en la centra parto de la malnova urbo.

Rusa ĉefministro Dmitry Medvedev diris ĵaŭde, ke Rusio rebatos la pluvalidigitajn sankciojn de la Eŭropa Unio eble per longigo de siaj kontraŭrimedoj.

Medvedev diris en registara kunveno, ke li diskutis ĉi tiun aferon kun la prezidento. La registaro prezentos al li proponon pri longigo de reciprokaj rimedoj kontraŭ la EU per plia jaro ĝis la 31a de decembro, 2018. Li diris, ke agoj de la EU estas nekonstruemaj kaj Rusio reagos adekvate kaj konvene.

La EU merkrede decidis pluvalidigi ekonomiajn sankciojn kontraŭ Rusio per ses monatoj ĝis la 31a de januaro, 2018, dirante ke la Minska Interkonsento por paco en Ukrainio ankoraŭ ne estis plene efektivigita. Tio estis la tria longigo de la sankcioj, de post kiam ili estis enkondukitaj origine en 2014.

En respondo, Rusio aplikis embargon de nutraĵa importo el okcidentaj landoj en aŭgusto de 2014. Post dufoja plilongigo, la malpermeso de importo eksvalidiĝos en la fino de 2017.

La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj ĵaŭde decidis renovigi la mandaton de la Misio de la Afrika Unio kaj la UN en Darfuro de Sudano ĝis la 30a de junio de 2018.

En unuanime adoptita rezolucio, la Konsilio rimarkigis, ke la ĝenerala sekureca situacio en Darfuro restas malforta pro aktivecoj de milicaj grupoj, disvastiĝo de armiloj kaj aliaj faktoroj, kaj decidis longigi la mandaton de la packonserva misio.

Laŭ la rezolucio, la rajtigita plafono de la trupoj kaj polico de la Misio de la Afrika Unio kaj la UN en Darfuro estos reduktita ĝis 11,395 armeanoj kaj 2 888 policanoj respektive en ses monatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin