Kun espero Guoyuan marŝas

(GMT+08:00) 2017-07-03 15:43:00     Redaktoro:Xiong

Guoyuan en la municipo Chongqing estas la plej granda varocirkuliga haveno en la enlandaj riveroj de Ĉinio kaj ankaŭ simbola vorko de navigocentro en la supra fluo de Jangzio. Ĝi estis ekkonstruita en 2008, kaj ekde 2013 la parto por konteneroj funkcias, kaj, laŭplane, la haveno finkonstruiĝos komplete en 2018. Tiam, kiam ĉiuj funkcioj laboros, la haveno havigos al si gravan pozicion en la varocirkula mapo ne nur de Ĉinio, sed ankaŭ de la mondo.

La haveno Guoyuan situas en la nova regiono Liangjiang. En ĝi estas dek ses alkajiĝejoj, kiuj povas teni po ŝipon de kvin mil toneloj, kaj ĝia jara kapablo de ŝarĝado kaj malŝarĝado estas tridek milionoj da toneloj. Ĝi sidas en bona loko, de kie varoj portiĝas per fervojo okcidenten al la Nordokcidenta Regiono de Ĉinio, Meza Azio kaj Eŭropo; per ŝipoj en riveroj orienten al maro por maronavigado; kaj per altrapidaj ŝoseoj kaj fervojoj norden kaj suden al la internaj regionoj. Ĉi tie varoj kuniĝas kaj disiĝas. Januare de 2016 Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, faris inspektadon en la haveno kaj diris, ke Guoyuan havas belan esperon. Li Bin, ĉefo de la oficejo por kunordigi varocirkuligon en Chongqiang, komunikis pri la espero de la haveno Guoyuan:

"Nun ni kunigos la fervojon Chongqing-Xinjiang-Eŭropan kun la haveno Guoyuan en la nova regiono Liangjiang, nome kun la plej granda riverhaveno en la supra fluo de Jangzio. En la haveno Guoyuan estas unu speciala fervojlinio jam konstruita, kiu estonte kontaktiĝos rekte kun la fervojo Chongqiang-Xinjiang-Eŭropa, kaj tiam la haveno servos kiel komenca stacio, de kie varotrajnoj kuros rekte al Eŭropo. En la estonteco la varoj trajne transportitaj el Eŭropo povos rekte atingi la havenon Guoyuan kaj tie enŝipiĝi. Tiam reagliĝos la sistemo de kombinita transportado sur fervojo, ŝoseo kaj akvovojo."

Nun en la nova regiono Liangjiang oni jam konstruis la plej grandan havenon en la rivero Jangzio. La haveno povas kuniĝi kun la fervojo Chongqing-Xinjiang-Eŭropo kaj, oriente, kun pli ol dek havenoj laŭ la rivero Jangzio.

Qu Hong, direktoro de la kontenerkaja kompanio de la haveno Guoyuan en Chongqing, informis:

"La haveno Guoyuan estas ŝtata unuaklasa haveno malferma al la ekstero. Nun ni penas, ke la haveno fariĝu transporta centro kunigita de ŝoseo, fervojo kaj akvovojo. Kiam ĉiuj instalaĵoj estos pretigitaj, la haveno funkcios kiel radio, kiu ĵetus sian lumon en tiujn regionojn: Eŭropo, Azio, kaj en internajn lokojn de Ĉinio, kaj tiam inter tiuj regionoj kaj lokoj varoj cirkulos libere kaj senbare."

En la periodo de la "dektria kvinjara plano" la haveno Guoyuan starigos, dank' al la longa fervojo Chongqing-Xinjiang-Eŭropa, ponton, kiu direktiĝus al la kontinento Eŭropazio kaj la oceano Atlantiko; dank' al la surakva trafiko de la rivero Jangzio, formos ŝtatan varocirkuligan nodon malferman al la oriento kaj internacian varocirkuligan kanalon direktiĝantan okcidenten ĝis riveroj kaj maroj kaj eĉ al Pacifiko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin