Budha Kolegio de E'mei-monto

(GMT+08:00) 2017-07-04 10:23:42     Redaktoro:Selena

Budha Kolegio de E'mei-monto situas ĉe la piedo de E'mei-monto. Pro oportuna geografia pozicio kaj kvieta medio, ĝi estas tre alloga por multaj budhistoj kaj altiras al si ilian venon. Disĉiplo Puhai, 26-jara, naskiĝinta en la budhisma familio, venis al la kolegio antaŭ tri jaroj por studado. Li diris, ke post diplomiĝo, li vojaĝos tra la lando por disvastigi budhismon.

Krom disvastigo de budhismo, la kolegio atribuas grandan gravecon al la protekto de antikvaj konstruaĵoj, kiu ricevas monsubtenon de Nacia Budha Asocio. Sur la E'mei-monto, troviĝas pli ol 20 antikvaj temploj, kie staras grandnombraj statuoj de Budho, kiuj havas tre altan valoron arkitekturan, artan kaj kulturan. Kelkaj bonzoj diplomiĝintaj el la kolegio zorgas pri iu antikva templo laŭ aranĝo. Vicestro de la kolegio Budho Fayuan diris, ke kvankam iuj temploj ne havas fontojn de enspezo, tamen ili devas protekti tiujn templojn. La temploj povas esti konservataj nur kiam homoj loĝas en ili.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin