Arabaj landoj povos trovi konkretan solvon

(GMT+08:00) 2017-07-04 19:58:35     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 4a de julio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio aprezas ĉian penadon, inkluzive interhelpadon, utilan al repaciĝo de landoj en la Persa Golfo, kaj esperas, ke la koncernaj landoj solvos malkonkordon per dialogo kaj intertraktado.

Geng Shuang diris: "Ĉinio esperas, ke la koncernaj landoj, per dialogo kaj intertraktado, kadre de la araba landoj en la Persa Golfo, solvos malkonkordon. Ni aprezas ĉian penadon, inkluzive interhelpadon, utilan al repaciĝo de landoj en la Persa Golfo, kaj kredas, ke la arabaj landoj povos trovi konkretan solvon akcepteblan unu por alia."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin