Ĉinio kontraŭstaras nordkorean misilpafadon

(GMT+08:00) 2017-07-04 20:54:09     Redaktoro:Xiong

Al tio, ke Nord-Koreio provpafis interkontinentan misilon, la proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Geng Shuang, reagis en la 4a de julio, ke Ĉinio rimarkis la koncernan raporton, kaj nun kolektas informojn kaj sekvas la iradon de la situacio; kaj ke Ĉinio kontraŭstaras tian pafadon de Nord-Koreio, ĉar tio malobservas la rezoluciojn de la Sekureca Konsilio (SK) de UN.

Laŭ la raporto de la nordkorea centra televidstacio, Nord-Koreio sukcesis provpafi unu interkontinentan misilon "Marso-14". Por tio Geng Shuang respondis:

"Ni jam multfoje esprimis nian vidpunkton ĉi-rilate. La koncernaj rezolucioj de SK ankaŭ havas eksplicitan preskribon pri misilpafado de Nord-Koreio. Ĉinio kontraŭstaras la misilpafadon de Nord-Koreio, ĉar tio malobservas la rezoluciojn de SK, kaj urĝas, ke Nord-Koreio ne plu agu kontraŭ la rezolucioj de SK kaj kreu necesajn kondiĉojn relanĉi dialogon kaj intertraktadon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin