Finkonstruita grava energiprojekto de Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro

(GMT+08:00) 2017-07-04 11:52:45     Redaktoro:Yu

La unua grava energiprojekto sub la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro inaŭguriĝis lunde en Sahiwal en la pakistana orienta provinco Panĝabo.

Oficialulo el la Grupo Huaneng de Ĉinio, la ĉefa akciulo de la karbobruliga centralo Sahiwal, diris, ke kun siaj du 660-megavataj unuoj, la centralo Sahiwal produktos 9 miliardojn da kilovathoroj de elektro ĉiujare por ŝtopi kvaronon de la nuna elektroenergia breĉo en Pakistano, aŭ kontentigi elektropostuladon de 10 milionoj da lokanoj.

Nur Bekri, direktoro de la ĉina Ŝtata Prienergia Administracio, diris en la inaŭgura ceremonio, ke la finkonstruiĝo de la centralo Sahiwal estas alia mejloŝtono de ĉina-pakistana amikeco kaj la centralo senĉese liveros movforton al la pakistana ekonomia disvolvado.

Li diris, ke la ĉina prienergia aŭtoritato daŭre plifortigos duflankan pragmatan kunlaboron kun Pakistano en la kampo de energio kaj efektive antaŭenpuŝos la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro por profitigi popolojn de Ĉinio kaj Pakistano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin