Inaŭguriĝis 29a Pintkunveno de Afrika Unio

(GMT+08:00) 2017-07-04 11:21:17     Redaktoro:祃璟琳

Lunde en la etiopia ĉefurbo Addis-Abebo inaŭguriĝis la 29a Pintkunveno de la Afrika Unio.

La ĉeftemo de la pintkunveno estas "utiligi demografian dividendon per investo al junuloj". En la 2-taga kunveno, ŝtatestroj de diversaj landoj diskutas pri reformo de la Afrika Unio, konstruado de liberkomerca zono de la afrika kontinento, paco kaj sekureco kaj antaŭenigas efektivigon de koncernaj rezolucioj.

Prezidanto de la Afrika Komisiono Moussa Faki diris en la inaŭguro, ke afrikaj landoj jam prenis serion da agoj por la reformo de la Afrika Unio. Paco kaj sekureco estas unu el temoj plej zorgataj de la unio, ankoraŭ ekzistas milita konflikto kaj terorismo en multaj afrikaj landoj kaj estas maltrankviliga la sekureca situacio de Sud-Sudano, Somalio, Libio kaj Centr-Afrika Respubliko. Li diris, ke la unio plue sin dediĉos al traktado de defioj de paco kaj sekureco de Afriko kaj stimulos afrikajn landojn solvi regionajn konflikton kaj perforton per politika vojo. Li samtempe alvokis, ke ĉiuj afrikaj landoj parolu per unu voĉo.

Deĵoranta prezidanto de la Afrika Unio, gvinea prezidento Alpha Condé diris, ke la demografia dividendo el disvolviĝo de junuloj helpos afrikajn landojn realigi rapidan ekonomian kreskon kaj inkluzivan disvolvadon kaj altigi la internacian konkurenckapablon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin