Novaĵoj (Julio 04)

(GMT+08:00) 2017-07-04 17:04:42     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4a de julio, marde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi atingis Moskvon por ŝtata vizito al Rusio; Estis finkonstruita grava energiprojekto sub la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde atingis Moskvon per aviadilo kaj komencis la ŝtatan viziton al Rusio.

En la flughaveno Vnukovo, rusaj altrangaj oficistoj varme bonvenigis prezidanton Xi kaj lian edzinon Peng Liyuan por la ŝtata vizito.

En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, Xi esprimis sincerajn salutojn kaj bondezirojn al la rusa registaro kaj la rusa popolo. Xi montris, ke Ĉinio kaj Rusio estas bonaj najbaroj, bonaj amikoj kaj bonaj partneroj kaj ĝuas longedaŭran amikecon. Li aldonis, ke nuntempe ĉina-rusa plenampleksa partnereco estas en la bona fazo de la historio, kaj la du flankoj subtenas unu la alian pri kernaj interesoj kaj aktive kunligas evoluigajn strategiojn kaj akcelas interligon de la iniciato de Zono kaj Vojo kun Eŭr-Azia Ekonomia Unio. Li akcentis, ke en la nuna komplika kaj ŝanĝiĝema internacia politika kaj ekonomia situacio, Ĉinio kaj Rusio devas ludi rolon de potencaj landoj, prezenti ekzemplon de novtipa internacia rilato kun "kungajno en kunlaboro" kiel kerno kaj fari grandan kontribuon al la mondo pri protekto de paco kaj stabileco.

Lunde vespere en la Kremlo de Rusio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin. La du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn pri kune zorgataj gravaj problemoj kaj parolis pri amikeco inter Ĉinio kaj Rusio kaj la estonta disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj.

Xi diris, ke li tre kontentas refoje fari ŝtatan viziton en Rusio. Ĉinio kaj Rusio estas amplekse strategiaj kunlaboraj partneroj, kaj estas ege gravaj la kompakta kunordigo kaj interŝanĝo de opinioj de la du landoj en gravaj demandoj. La du flankoj devas fortigi kunlaboron, firme subteni unu la alian sur la disvolva vojo konforma al la ŝtata stato, firme subteni unu la alian rilate al la politikoj pri protekto de ŝtata suvereneco, sekureco kaj disvolvaj interesoj. La du flankoj devas fortigi interŝanĝon de politikoj kaj kunordigon de agadoj en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj, kune trakti riskon kaj defion kaj kune akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

Putin esprimis varman bonvenon al Xi. Li diris, ke Rusio alte atentas la rilatojn kun Ĉinio. Li aprobis, ke Rusio kaj Ĉinio devas fortigi subtenon unu al la alia kaj kompaktigi kunlaboron en gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj. Li kredis, ke la vizito de Xi certe metos novan viglecon kaj movforton al la amplekse strategia kunlabora partnereco de la du landoj.

La unua grava energiprojekto sub la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro inaŭguriĝis lunde en Sahiwal en la pakistana orienta provinco Panĝabo.

Oficialulo el la Grupo Huaneng de Ĉinio, la ĉefa akciulo de la karbobruliga centralo Sahiwal, diris, ke kun siaj du 660-megavataj unuoj, la centralo Sahiwal produktos 9 miliardojn da kilovathoroj de elektro ĉiujare por ŝtopi kvaronon de la nuna elektroenergia breĉo en Pakistano, aŭ kontentigi elektropostuladon de 10 milionoj da lokanoj.

Nur Bekri, direktoro de la ĉina Ŝtata Prienergia Administracio, diris en la inaŭgura ceremonio, ke la finkonstruiĝo de la centralo Sahiwal estas alia mejloŝtono de ĉina-pakistana amikeco kaj la centralo senĉese liveros movforton al la pakistana ekonomia disvolvado. Li diris, ke la ĉina prienergia aŭtoritato daŭre plifortigos duflankan pragmatan kunlaboron kun Pakistano en la kampo de energio kaj efektive antaŭenpuŝos la konstruadon de la Ĉina-Pakistana Ekonomia Koridoro por profitigi popolojn de Ĉinio kaj Pakistano.

La kargokosmoŝipo Drako de la usona spaciala firmao SpaceX lunde revenis al la tero el la Internacia Spacostacio, reportante la unuan eksperimenton de Ĉinio, kiu vizitis la orbitantan laboratorion.

La senpilota kosmoŝipo falis en Pacifikon matene je la 8a horo kaj 12 minutoj laŭ orient-usona tempo je proksimume kvin horoj post eliro el la spacostacio. Ĝi finis la 11an laŭkontraktan kargotransportan mision de la firmao SpaceX por la Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio de Usono.

Unu el la sciencaj specimenoj estis la unua ĉina eksperimento alportita al la spacostacio, kiu estas tute komerca, laŭ interkonsento kun la usona firmao NanoRacks, kiu proponas servojn por la komerca uzado de la orbitanta laboratorio.

Lunde en la etiopia ĉefurbo Addis-Abebo inaŭguriĝis la 29a Pintkunveno de la Afrika Unio.

La ĉeftemo de la pintkunveno estas "utiligi demografian dividendon per investo al junuloj". En la 2-taga kunveno, ŝtatestroj de diversaj landoj diskutas pri reformo de la Afrika Unio, konstruado de liberkomerca zono de la afrika kontinento, paco kaj sekureco kaj antaŭenigas efektivigon de koncernaj rezolucioj.

Prezidanto de la Afrika Komisiono Moussa Faki diris en la inaŭguro, ke afrikaj landoj jam prenis serion da agoj por la reformo de la Afrika Unio. Paco kaj sekureco estas unu el temoj plej zorgataj de la unio, ankoraŭ ekzistas milita konflikto kaj terorismo en multaj afrikaj landoj kaj estas maltrankviliga la sekureca situacio de Sud-Sudano, Somalio, Libio kaj Centr-Afrika Respubliko. Li diris, ke la unio plue sin dediĉos al traktado de defioj de paco kaj sekureco de Afriko kaj stimulos afrikajn landojn solvi regionajn konflikton kaj perforton per politika vojo. Li samtempe alvokis, ke ĉiuj afrikaj landoj parolu per unu voĉo.

José Graziano da Silva, ĝenerala direktoro de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo (NAO) de la Unuiĝintaj Nacioj, diris lunde en konferenco de la organizo en Romo, ke la nombro de malsatuloj senĉese kreskis ekde 2015 en la tuta mondo, kaj tiel renversiĝis la progreso akirita en multaj jaroj. La organizo determinis, ke 19 landoj restas en longtempa krizo.

Graziano diris, ke proksimume 60% da malsatuloj vivas en landoj influataj de konflikto kaj klimatŝanĝiĝo. La organizo determinis, ke 19 landoj restas en longtempa krizo, kaj samtempe ili alfrontas influon de sekeco, inundo kaj ekstrema vetero.

La siria armeo lunde deklaris efektivigon de 4-taga militpaŭzo en suda sirio ekde la 12a horo dimanĉe tagmeze.

La siria armeo diris en deklaro, ke la militpaŭzo, kiu ampleksas la sudajn provincojn Daraa, Qunaitera kaj Sweida, celas subteni la pacan procezon kaj nacian repacigon. La deklaro akcentis, ke la siria armeo donos konvenan respondon al agoj, kiuj rompas la militpaŭzon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin