Barato devas obei la principojn de la internaciaj rilatoj

(GMT+08:00) 2017-07-05 18:59:15     Redaktoro:Xiong

Barataj trupoj kontraŭleĝe transpaŝis la landlimon inter Ĉinio kaj Barato. Por tio, en la gazetara konferenco de la 5a de julio, Gang Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Barato, per kontraŭleĝa agado transpaŝi en la teritorion de alia lando, tretas la bazajn principojn de la internaciaj rilatoj, iam iniciatitaj de si mem, do ĝi devas tuj retiri siajn landlimajn trupojn, por eviti eventuale pli gravan sekvon.

Responde al demando de raportisto Geng Shuang diris:

"Ĉi-foje la barataj trupoj eniris en la ĉinan flankon de la jam fiksita limo ĉe Sikimo, do la afero estas tre grava. Ĉinio ree asertas, ke Barato devas tuj retiri ĉiujn siajn trupojn jam translimiĝintajn en sian flankon de la limo, ĉar tio estas premiso kaj bazo por solvi la eventon kaj eviti eventuale pli gravan sekvon. Ni urĝas, ke Barato korektu sian eraron per praktika agado, por montri la sinceron solvi la problemon pri landlimo inter la du landoj kaj disvolvi la rilatojn inter la du landoj, kaj por krei necesajn etoson kaj kondiĉojn por normala disvolviĝo de la dulandaj rilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin