Lastatempe aperis komuna deklaracio proponita de Ĉinio kaj Rusio por la problemo pri la Korea duoninsulo. Por tio Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, en la gazetara konferenco de la 5a de julio esperis, ke ĉiuj koncernaj partioj donos aktivan respondon al ĝi kaj malfermos realan vojon por solvi la problemon.
La 4an de julio por la problemo pri la Korea duoninsulo la ĉina kaj rusa Ministerioj de Eksterlandaj Aferoj eldonis komunan deklaracion, asertante, ke ili ambaŭ esprimas egan zorgon pri tio, ke la 4an de julio Nord-Koreio deklaris pafadon de balistika misilo, kaj forte urĝas, ke Nord-Koreio severe sekvu la koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN. Responde al demando de raportisto Geng Shuang diris:
"La komuna deklaracio kune proponita de Ĉinio kaj Rusio celas radikale solvi la problemon, kaj ĝi estas objektiva kaj justa, prudenta kaj praktikebla projekto. Ni esperas, ke ĉiuj koncernaj partioj donos aktivan respondon al ĝi kaj malfermos realan vojon por solvi la problemon."