Ĉefo de UN kondamnas misil-ĵeton de KDPR

(GMT+08:00) 2017-07-05 11:10:04     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde forte kondamnis la ĵeton de balista misilo de eble interkontinenta pafdistanco fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko pli frue en tiu tago.

Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario, diris en deklaro, ke ĉi tiu ago estas denova senhonta malobservo de la rezolucioj de la Sekureca Konsilio kaj konsistigas danĝeran eskaladon de la situacio.

La ĝenerala sekretario vokis la gvidantaron de la Korea Demokratia Popola Respubliko haltigi provokajn agojn kaj plene plenumi internaciajn obligaciojn.

La deklaro aldonis, ke la ĝenerala sekretario emfazas la gravecon subteni la unuecon de la internacia komunumo en traktado de ĉi tiu serioza defio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin