Rusa kaj usona prezidentoj renkontiĝos unuafoje

(GMT+08:00) 2017-07-05 11:27:02     Redaktoro:Yu

Yury Ushakov, adjunkto de rusa prezidento, anoncis marde, ke rusa prezidento Vladimir Putin vendrede renkontiĝos kun sia usona paralelulo Donald Trump.

Ushakov diris al amaskomunikiloj, ke la renkontiĝo inter la du prezidentoj estis decidita post interkonsiliĝo kaj okazos dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hamburgo. Tio estas la unua renkontiĝo inter Putin kaj Trump.

Rusaj amaskomunikiloj diris, ke ili diskutos la demandojn de Sirio kaj Ukrainio kaj batalon kontraŭ terorismo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin