Egipta parlamento aprobis tri-monatan longigon de krizostato

(GMT+08:00) 2017-07-05 11:43:52     Redaktoro:Yu

La egipta Mezorienta Novaĵ-Agentejo raportis, ke la egipta parlamento marde aprobis tri-monatan longigon de krizostato pro la sekurecaj defioj alfrontataj de la lando.

La parlamenta prezidanto diris marde dum ĝenerala sesio, ke li estis informita de ĉefministro pri la decido de egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi pri longigo de la tutlanda krizostato por pliaj tri monatoj.

La longigo komenciĝos en vespero de la 10a de julio.

La prezidento efektivigis la unuan tri-monatan tutlandan krizostaton en aprilo post la bombatakoj en du preĝejoj en la nordaj provincoj Gharbiya kaj Alejandría, kiuj mortigis almenaŭ 47 homojn kaj vundis pli ol 120 aliajn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin