Ĉina prezidanto renkontiĝis kun germana ĉefministro

(GMT+08:00) 2017-07-05 13:36:29     Redaktoro:Yu

Marde en Berlino, vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun germana ĉefministro Angela Merkel, dirante, ke Ĉinio subtenas la Eŭropan Union en ĝia klopodo por esti unueca, stabila, prospera kaj malferma.

Xi akcentis, ke Ĉinio kaj la EU estas du gravaj mondaj potencoj kaj ĝuas ampleksan strategian partnerecon, kaj ju pli komplika estas la internacia situacio, des pli grava fariĝas la stabila disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU. Xi vokis Ĉinion kaj la EU konstrui la partnerecojn de paco, kresko, reformo kaj civilizacio kaj esperis, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio ludos gvidan kaj stabiligan rolojn, por subteni la altnivelan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU. Xi rimarkigis, ke la ĉina-germanaj rilatoj akiris ĝojigan kaj pozitivan progreson, de post kiam li kaj Merkel renkontiĝis dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou en la lasta jaro, kaj li atendas, ke lia vizito antaŭenigos plu la ĉina-germanan ampleksan strategian partnerecon. Li bonvenigis germanajn entreprenojn vigle partopreni en la konstruo de la iniciato de la Zono kaj Vojo. Li ripetis, ke la de Ĉinio proponita Iniciato, kun vasta konsiliĝo, komuna kontribuo kaj komunaj profitoj kiel la kernaj konceptoj, apartenas al landoj laŭ la vojo kaj profitigas ilin kaj aliajn landojn de la mondo.

Merkel esprimis varman bonvenon al Xi, dirante, ke restas freŝa en la memoro ŝia renkontiĝo kun la ĉina prezidanto en Hangzhou en la lasta jaro, kie la du gvidantoj atingis serion da konsentoj. Ŝi aldonis, ke Ĉinio akiris grandegan progreson en ekonomia disvolviĝo; la rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio tenis la tendencon de bona disvolviĝo, kaj pragmata kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj estis fruktodona.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin