Xi Jinping komencis ŝtatan viziton al Germanio

(GMT+08:00) 2017-07-05 10:41:12     Redaktoro:祃璟琳

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Berlinon kaj komencis ŝtatan viziton al Germanio.

Xi, nome de la ĉina popolo, esprimis sinceran saluton kaj bondezirojn al la germana popolo. Xi akcentis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio vizaĝas al nova disvolva ŝanco. Li atendis, kune kun germanaj gvidantoj, difini novan celon kaj novan direkton de disvolviĝo de la amplekse strategia partnereco de la du landoj kaj antaŭenpuŝi la rilatojn al alta nivelo. Ĉinio volas klopodi kun Germanio, antaŭenigi la pintkunvenon de la Grupo 20 en Hamburgo akiri pozitivajn progresojn, sendi pozitivan signalon de malfermo, kunlaboro kaj kungajno kaj liveri novan movforton al mondaj paco kaj stabileco.

Xi atingis Germanion post la ŝtata vizito al Rusio. Li ĉeestos la 12an pintkunvenon de la Grupo 20 en Hamburgo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin