Novaĵoj (Julio 05)

(GMT+08:00) 2017-07-05 15:36:09     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5a de julio, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi atingis Berlinon por ŝtata vizito al Germanio; Ĉinio kaj Rusio publikigis komunan deklaron pri la demando de la Korea Duoninsulo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Marde ĉina prezidanto Xi Jinping atingis Berlinon kaj komencis ŝtatan viziton al Germanio.

Xi, nome de la ĉina popolo, esprimis sinceran saluton kaj bondezirojn al la germana popolo. Xi akcentis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio vizaĝas al nova disvolva ŝanco. Li atendis, kune kun germanaj gvidantoj, difini novan celon kaj novan direkton de disvolviĝo de la amplekse strategia partnereco de la du landoj kaj antaŭenpuŝi la rilatojn al alta nivelo. Ĉinio volas klopodi kun Germanio, antaŭenigi la pintkunvenon de la Grupo 20 en Hamburgo akiri pozitivajn progresojn, sendi pozitivan signalon de malfermo, kunlaboro kaj kungajno kaj liveri novan movforton al mondaj paco kaj stabileco.

Tiutage en Berlino, vizitanta ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun germana ĉefministro Angela Merkel, dirante, ke Ĉinio subtenas la Eŭropan Union en ĝia klopodo por esti unueca, stabila, prospera kaj malferma.

Xi akcentis, ke Ĉinio kaj la EU estas du gravaj mondaj potencoj kaj ĝuas ampleksan strategian partnerecon, kaj ju pli komplika estas la internacia situacio, des pli grava fariĝas la stabila disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU. Xi vokis Ĉinion kaj la EU konstrui la partnerecojn de paco, kresko, reformo kaj civilizacio kaj esperis, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio ludos gvidan kaj stabiligan rolojn, por subteni la altnivelan disvolviĝon de rilatoj inter Ĉinio kaj la EU. Xi rimarkigis, ke la ĉina-germanaj rilatoj akiris ĝojigan kaj pozitivan progreson, de post kiam li kaj Merkel renkontiĝis dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hangzhou en la lasta jaro, kaj li atendas, ke lia vizito antaŭenigos plu la ĉina-germanan ampleksan strategian partnerecon. Li bonvenigis germanajn entreprenojn vigle partopreni en la konstruo de la iniciato de la Zono kaj Vojo. Li ripetis, ke la de Ĉinio proponita Iniciato, kun vasta konsiliĝo, komuna kontribuo kaj komunaj profitoj kiel la kernaj konceptoj, apartenas al landoj laŭ la vojo kaj profitigas ilin kaj aliajn landojn de la mondo.

Merkel esprimis varman bonvenon al Xi, dirante, ke restas freŝa en la memoro ŝia renkontiĝo kun la ĉina prezidanto en Hangzhou en la lasta jaro, kie la du gvidantoj atingis serion da konsentoj. Ŝi aldonis, ke Ĉinio akiris grandegan progreson en ekonomia disvolviĝo; la rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio tenis la tendencon de bona disvolviĝo, kaj pragmata kunlaboro inter la du landoj en diversaj kampoj estis fruktodona.

Pli frue en tiu tago en Moskvo ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun rusa ĉefministro Dmitry Medvedev.

Xi diris, ke nun la ekonomio de Rusio bone disvolviĝis kaj la socio estas stabila. Ĉinio kaj Rusio plivastigis praktikan kunlaboron en ekonomio, komerco kaj investo kaj akiris riĉajn fruktojn. Estas senŝanceliĝa la decido de Ĉinio por evoluigi kunlaboron kun Rusio, kaj Ĉinio estas plena de konfido en trakto de tutmondaj defioj kun Rusio. Ĉinio kaj Rusio devas persisti en reciproka subteno, reciproka malfermo kaj plivastigo de kunlaboro, krei bonajn kondiĉojn al kuna disvolviĝo kaj prospero kaj doni fortan movforton al paco, stabileco kaj disvolvo de la mondo.

Xi akcentis, ke Rusio estas grava partnero de la konstruado de la Zono kaj Vojo de Ĉinio. La du flankoj devas plivastigi kunlaboran skalon en ekonomio kaj komerco, investo kaj energio, efektivigi gravajn kunlaborajn projektojn de fabrikado, fortigi kunlaboron de altrapida fervojo kaj profundigi regionan kunlaboron.

Dmitry Medvedev esprimis varman bonvenon al Xi. Li diris, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio troviĝas en la historie plej bona epoko, la amplekse strategia kunlabora partnereco inter la du landoj konformas al interesoj de la du popoloj kaj utilas al paco kaj disvolviĝo de la mondo. Rusio volas teni altnivelan kontakton kun Ĉinio, plivastigi kunlaboron kun Ĉinio en komerco, investo, financo, energio, agrikulturo, fabrikado de aviadilo kaj infrastrukturo kaj bone efektivigi gravajn kunlaborajn projektojn.

Marde en Moskvo, ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj lia rusa paralelulo Sergei Lavrov subskribis la komunan deklaron de la du ministerioj de eksterlandaj aferoj pri la demando de la Korea Duoninsulo.

La deklaro diras, ke marde la Korea Demokratia Popola Respubliko proklamis lanĉi balistan misilon. Ĉinio kaj Rusio opinias, ke tiu ago serioze malobservis koncernajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN kaj estas neakceptebla. La du flankoj forte urĝis la Korean Demokratian Popolan Respublikon serioze observi koncernajn postulojn de rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN.

Ĉinio kaj Rusio proponis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko memvole faru politikan decidon kaj proklamu haltigon de nuklea eksperimento kaj pafado de balista misilo, kaj ke Usono kaj Sud-Koreio haltigu grandskalajn militmanovrojn.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde forte kondamnis la ĵeton de balista misilo de eble interkontinenta pafdistanco fare de la Korea Demokratia Popola Respubliko pli frue en tiu tago.

Stephane Dujarric, proparolanto de la ĝenerala sekretario, diris en deklaro, ke ĉi tiu ago estas denova senhonta malobservo de la rezolucioj de la Sekureca Konsilio kaj konsistigas danĝeran eskaladon de la situacio. La ĝenerala sekretario vokis la gvidantaron de la Korea Demokratia Popola Respubliko haltigi provokajn agojn kaj plene plenumi internaciajn obligaciojn.

Sud-Koreio kaj Usono merkrede kondukis komunan ekzercadon de balista misilo, je unu tago post kiam la Korea Demokratia Popola Respubliko deklaris sukcesan teston de interkontinenta balista misilo.

La Sud-korea Stabestraro diris en deklaro, ke la misil-ekipitaj trupoj de Sud-Koreio kaj Usono efektivigis komunan ekzercadon de balista misilo en la orienta maro matene je la 7a horo laŭ loka tempo por reagi al la ripetaj balistmisilaj provokoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko.

Yury Ushakov, adjunkto de rusa prezidento, anoncis marde, ke rusa prezidento Vladimir Putin vendrede renkontiĝos kun sia usona paralelulo Donald Trump. Ushakov diris al amaskomunikiloj, ke la renkontiĝo inter la du prezidentoj estis decidita post interkonsiliĝo kaj okazos dum la Pintkunveno de la Grupo 20 en Hamburgo. Tio estas la unua renkontiĝo inter Putin kaj Trump.

La egipta Mezorienta Novaĵ-Agentejo raportis, ke la egipta parlamento marde aprobis tri-monatan longigon de krizostato pro la sekurecaj defioj alfrontataj de la lando.

La parlamenta prezidanto diris marde dum ĝenerala sesio, ke li estis informita de ĉefministro pri la decido de egipta prezidento Abdel-Fattah al-Sisi pri longigo de la tutlanda krizostato por pliaj tri monatoj. La longigo komenciĝos en vespero de la 10a de julio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin