Xi Jinping intervidiĝis kun prezidanto de la Germana Socialdemokrata Partio

(GMT+08:00) 2017-07-06 18:48:31     Redaktoro:Xiong

La 6an de julio, en Berlino, la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun Martin Schulz, prezidanto de la Germana Socialdemokrata Partio.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Germanio estas gravaj ekonomiaj unuoj en la mondo kaj gravaj kaj internacie influhavaj potencoj; hodiaŭ Ĉinio kaj Germanio estas ĉiudimensie strategiaj partneroj, inter kiuj la praktika kunlaboro antaŭas tiun inter Ĉinio kaj Eŭropo; kaj Ĉinio ĉiam, de strategia alto kaj de perspektiva angulo, traktas kaj disvolvas la rilatojn kun Germanio, kaj volas kune kun Germanio klopodi, por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio senhalte evoluu al pli nova alto.

Schulz diris, ke Germanio donas gravecon al la rolo, kiun nun ludas Ĉinio en internaciaj aferoj; la Germana Socialdemokrata Partio dum kelkdekoj da jaroj strebas disvolvi rilatojn kun la Ĉina Komunista Partio kaj progresigi amikan kunlaboron inter Germanio kaj Ĉinio; kaj la Germana Socialdemokrata Partio ĉiam insistas pri la politiko de unu Ĉinio, kaj en la nuna situacio ĝi volas plifortigi interŝanĝon kun la Ĉina Komunista Partio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin