Okazis interparolo inter Xi Jinping kaj Moon Jae-in

(GMT+08:00) 2017-07-06 19:25:44     Redaktoro:Xiong

La 6an de julio, en Berlino, la ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la sudkorea prezidento Moon Jae-in.

Xi Jinping diris, ke Ĉinio kaj Sud-Koreio estas geografie najbaraj, kulture malfremdaj, kaj do ili povu sin kompletigi en multaj rilatoj, ili, tenante sin je la spirito en la komunua bulteno de la diplomatifondo, je la principo de reciprokaj kompreno kaj respekto, progresigu la rilatojn de la du landoj, kreu pli grandan feliĉon al la du landoj kaj la dulandaj popoloj, kaj faru gravan kontribuon al paco, stabileco kaj prospero de la regiono.

La du ŝtatestroj interŝanĝis siajn opiniojn pri la situacio de la Korea duoninsulo. Xi diris, ke Ĉinio insistas pri sennukleigo de la duoninsulo, pri paco kaj stabileco en la duoninsulo kaj pri politika dialogo kaj interkonsiliĝo por solvi la problemon.

Moon Jae-in diris, ke Sud-Koreio donas pozitivan takson al Ĉinio, ĉar ĝi por sennukleigo de la Korea duoninsulo faris multe, kaj Sud-Koreio konsentas laŭeble solvi la problemon per dialogo kaj interkonsiliĝo, kaj Sud-Koreio esperas, ke la Korea duoninsulo sennukleiĝos, kaj la regiono restos en paco kaj stabileco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin