Iraka armeo: Restas ĉirkaŭ 300 membroj de IŜ en Mosulo

(GMT+08:00) 2017-07-06 11:11:21     Redaktoro:Yu

La iraka armeo diris merkrede, ke ofensivo de la registara armeo en la urbo Mosulo jam proksimiĝas al sia fino, kaj nur ĉirkaŭ 300 restaj batalistoj de la Islama Ŝtato estas sieĝataj en mallarĝa zono proksima al la okcidenta bordo de Tigriso.

Tigriso fluas tra la urbo Mosulo. Ĝia orienta bordo estis liberigita en la fino de januaro. La registara armeo komencis la operacion por reakiri la okcidentan parton de Mosulo en la 19a de februaro.

Oficiro el la kontraŭterorismaj trupoj Abdul Ghani al-Asadi diris, ke la registara armeo senĉese avancas en la malnova urbo de Mosulo kaj estas je nur 250 metroj for de la bordo de Tigriso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin