Ĉinio urĝas KDPR strikte obei rezoluciojn de Sekureca Konsilio de UN

(GMT+08:00) 2017-07-06 13:15:07     Redaktoro:Yu

Ĉina sendito al la UN diris merkrede, ke Ĉinio forte urĝas la Korean Demokratian Popolan Respublikon strikte obei rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN kaj sin deteni de agoj pliigantaj la streĉon en la Korea Duoninsulo.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en urĝa kunveno de la Sekureca Konsilio pri la lastatempa misil-provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko. Li diris, ke la misil-ĵeto de la Korea Demokratia Popola Respubliko estas serioza malobservo de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio kaj kontraŭas la volon de la tuta internacia komunumo.

Marde, la Korea Demokratia Popola Respubliko deklaris, ke ĝi sukcese ĵetis interkontinentan balistan misilon.

Liu aldonis, ke Ĉinio forte urĝas la Korean Demokratian Popolan Respublikon strikte obei la rezoluciojn de la Sekureca Konsilio kaj meti finon al ajna retorikaĵo kaj agoj, kiuj povas pliigi la streĉecon en la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin