Novaĵoj (Julio 06)

(GMT+08:00) 2017-07-06 16:39:54     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 6a de julio, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun sia germana paralelulo Frank-Walter Steinmeier; Ĉinio urĝas la Korean Demokratian Popolan Respublikon strikte obei rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede en Berlino, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun germana prezidento Frank-Walter Steinmeier. La du ŝtatestroj profunde interŝanĝis opiniojn kaj atingis vastajn konsentojn pri disvolviĝo de la rilatoj inter la du landoj en la venonta periodo. Xi diris, ke la kuranta jaro markas la 45an datrevenon de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Germanio. En la pasintaj 45 jaroj, la du flankoj, en la spirito de reciproka respekto kaj serĉado de komunaj punktoj, senĉese plivastigis kunlaboron en diversaj kampoj, kaj konsentoj kaj komunaj interesoj pliiĝis. Ĉinio volas klopodi kune kun Germanio, por aldoni pli da vigleco al ampleksa kunlaboro inter la du landoj, plifeliĉigi la du popolojn kaj akceli pacon, stabilecon kaj prosperon de la mondo.

Xi akcentis, ke la nuna mondo profunde ŝanĝiĝis. Kiel ĉefaj ekonomioj kaj komercaj potencoj, Ĉinio kaj Germanio havas gravan influon en la regionoj, kaj estas pli elstara la strategia signifo de plifortigo de kunlaboro. La du landoj devas altigi strategian reciprokan konfidon, ĉiuflanke interligi disvolvajn strategiojn, riĉigi interhomajn interŝanĝojn, vaste plifortigi internacian kunlaboron kaj puŝi kunlaboron al pli alta nivelo.

Steinmeier esprimis sinceran bonvenon al Xi. Li diris, ke Germanio volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio kadre de la Grupo 20 kaj aliaj multflankaj mekanismoj por kune protekti internacian pacon kaj akceli mondan disvolviĝon.

Tiutage ĉina prezidanto Xi Jinping kaj germana ĉefministro Angela Merkel konsentis levi ĉina-germanajn rilatojn al nova kaj pli alta nivelo.

Dum sia intertraktado, la du gvidantoj konsentis ankaŭ redakti novan planon, starigi novajn celojn kaj mapi novajn vojojn por la estonteca disvolvado de ĉina-germana ampleksa strategia partnereco kaj ankaŭ por profundigi politikan reciprokan konfidon, plifortigi pragmatan kunlaboron, akceli kulturajn kaj interpopolajn interŝanĝojn kaj antaŭenigi pli proksiman multflankan kunordigon.

Xi aklamis la disvolviĝon de la ĉina-germanaj rilatoj de post la starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj antaŭ 45 jaroj kiel sukcesan rakonton, kiu donis realajn profitojn al la du popoloj. Xi diris, ke ĉi tiu jaro markas la 45an datrevenon de ĉina-germanaj diplomatiaj rilatoj, kaj Ĉinio volas labori kun Germanio por firmigi reciprokan konfidon, pliigi konsentojn, plibonigi duflankan kunlaboron kaj interligitecon kaj tiel certigi senĉesan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco inter la du landoj. Ĉinio estas la dua monda ekonomio, kaj Germanio estas la kvara.

Merkel diris, ke ŝi legis la artikolon de Xi, publikigitan en la germana gazeto Die Welt, kaj konsentas, ke kunlaboro de Germanio kun Ĉinio en politiko, ekonomio, kaj kulturaj kaj interpopolaj interŝanĝoj konformas al la interesoj de ambaŭ flankoj kaj havas eĉ pli grandan potencialon. Ŝi diris, ke la germana registaro rezolute sekvas la politikon de unu Ĉinio kaj pretas labori kun Ĉinio por plifortigi kunlaboron pri ekonomio kaj komerco kaj interligo sub la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj akceli interŝanĝojn en edukado, kulturo, futbalo kaj inter la junuloj de la du landoj kaj inter iliaj ĝemelaj urboj.

Ĉina sendito al la UN diris merkrede, ke Ĉinio forte urĝas la Korean Demokratian Popolan Respublikon strikte obei rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de la UN kaj sin deteni de agoj pliigantaj la streĉon en la Korea Duoninsulo.

Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, faris la rimarkojn en urĝa kunveno de la Sekureca Konsilio pri la lastatempa misil-provo de la Korea Demokratia Popola Respubliko. Li diris, ke la misil-ĵeto de la Korea Demokratia Popola Respubliko estas serioza malobservo de rilataj rezolucioj de la Sekureca Konsilio kaj kontraŭas la volon de la tuta internacia komunumo.

Marde, la Korea Demokratia Popola Respubliko deklaris, ke ĝi sukcese ĵetis interkontinentan balistan misilon.

Merkrede en Kairo ministroj pri eksterlandaj aferoj de Egiptio, Saud-Arabio, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj Barejno publikigis komunan deklaron, dirante, ke ili ne kontentas pri la respondo de Kataro al la 13 postuloj prezentitaj de ili.

Sameh Shoukry, egipta ministro pri eksterlandaj aferoj, laŭtlegis la deklaron en la komuna gazetara konferenco post ilia renkontiĝo. La deklaro diras, ke la respondo de Kataro estas negativa sen esenca enhavo kaj ne povas kontentigi la kvar landojn.

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres merkrede prezentis proponojn pri reformo de la disvolva sistemo de la UN, por pli bone puŝi la internacian komunumon efektivigi la Tagordon de 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

Guterres prezentis al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la UN sian unuan raporton pri denova difino de la pozicio de la disvolva sistemo. Li diris, ke en la pasintaj jardekoj la disvolva sistemo liveris multajn rimedojn por plibonigi la vivon de tutmondaj malriĉaj kaj vundeblaj loĝantoj, sed ĝi devas esti plibonigita dum la transiro de la Jarmilaj Disvolvaj Celoj al la Tagordo de 2030 pri Daŭripova Disvolvado.

Merkrede en Gazao, Ismail Haniyeh, gvidanto de la politika buroo de Hamas (Palestina Islama Rezist-Movado), alvokis formi registaron de nacia unuiĝo kaj okazigi ĝeneralan elektadon kiel eble plej baldaŭ.

Tio estis la unua publika parolado de Haniyeh post lia elektiĝo kiel gvidanto de la politika buroo de Hamas en la 6a de majo. Li akcentis, ke li esperas, ke ĉiuj palestinaj politikaj frakcioj akordiĝos pri konkreta kaj eksplicita politika programo, formos registaron de nacia unuiĝo kaj plenumos siajn devojn servi al homoj en Cisjordanio kaj Gazao.

La iraka armeo diris merkrede, ke ofensivo de la registara armeo en la urbo Mosulo jam proksimiĝas al sia fino, kaj nur ĉirkaŭ 300 restaj batalistoj de la Islama Ŝtato estas sieĝataj en mallarĝa zono proksima al la okcidenta bordo de Tigriso. La rivero fluas tra la urbo Mosulo. Ĝia orienta bordo estis liberigita en la fino de januaro. La registara armeo komencis la operacion por reakiri la okcidentan parton de Mosulo en la 19a de februaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin