Xi Jinping prezidis neoficialan kunvenon de gvidantoj el BRICS-ŝtatoj

(GMT+08:00) 2017-07-07 19:36:18     Redaktoro:Xiong

La 7an de julio, en Hamburgo, Germanio, la ĉina prezidanto Xi Jinping prezidis neoficialan kunvenon de gvidantoj el BRICS-ŝtatoj kaj faris kondukan paroladon. Ĉeestis la kunvenon la sudafrika prezidento Zuma, la brazila prezidento Temer, la rusa prezidento Putin kaj la barata ĉefministro Modi. La kvinlandaj gvidantoj profunde interŝanĝis opiniojn pri politika kaj ekonomia situacioj de la mondo kaj pri ĉefaj diskuttemoj de G20, kaj akordiĝis en tio, kiel plifortigi kunlaboron inter BRICS-ŝtatoj, kiel formi facile alireblan ekonomion de la mondo, kiel perfektigi mastrumadon de ekonomio en la tero, kaj kiel konstantigi daŭripovan evoluon.

Tiuj gvidantoj opiniis, ke en la nuna situacio BRICS-ŝtatoj frontas al ŝancoj kaj defioj, kaj tiuj ŝtatoj nepre sin tenas je la kunlaboro en politiko, ekonomio, socikulturo kaj tiel plu, kaj senĉese altigas siajn koheremon kaj influpovon en la mondo.

Kaj ĉiuj gvidantoj unuanime subtenis, ke Ĉinio organizos la kunvenon de gvidantoj el BRICS-ŝtatoj en Xiamen, aprezas la klopodojn de Ĉinio por Xiamen-kunveno, kaj esprimas la deziron, ke ili volas, kune kun Ĉinio, igi la kunvenon fruktodona.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin