Uzeblas la ĉefa parto de la ponto Honkongo-Zhuhai-Makao

(GMT+08:00) 2017-07-07 20:24:40     Redaktoro:Xiong

La 7an de julio traboriĝis la submara tunelo de la ponto Honkongo-Zhuhai-Makao – la plej longa ponto super maro en la mondo, kaj tio signifas, ke la ĉefa parto de la pontego uzeblas laŭlonge.

Tiun tagon, en la ceremonio por la traboriĝo de la submara tunelo, Zhu Yongling, direktoro de la Administracio de la Ponto, diris, ke post sep jaroj da kontruado la tuta ponto jam estas preta, kaj fine de tiu ĉi jaro la ponto povos esti metita al oficiala uzo.

La vorko estas supergranda kaj supermara pontego, kiu kunligas Honkongon, tra Zhuhai, kun Makao, kaj longas 55 kilometrojn. Ĝi, post finkontruo, estos la plej longa pontego super maro en la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin