Ĉinio bonvenigas Hamburgon partopreni en iniciato de Zono kaj Vojo

(GMT+08:00) 2017-07-07 13:52:06     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde en Hamburgo, ke Ĉinio bonvenigas Hamburgon partopreni en la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj volas plifortigi pragmatan kunlaboron kun tiu grava germana havenurbo por antaŭenigi la rilatojn inter la du landoj.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun hamburga urbestro Olaf Scholz antaŭ la jara pintkunveno de la grupo de 20 gravaj ekonomioj, kiu estis planita por la 7a kaj 8a de julio en la norda germana urbo. Xi atingis Hamburgon ĵaŭde tagmeze el Berlino post ŝtata vizito al Germanio. Li estis salutita de urbestro Scholz en la flughaveno.

Xi diris, ke Hamburgo en historio estis unu el la plej fruaj eŭropaj urboj, kiuj komencis kunlaboron kun Ĉinio, kaj estas nun grava ponto en ĉina-germana kaj ĉina-eŭropa kunlaboro, kaj ĝi kolektas la plejparton de ĉinaj entreprenoj en Germanio kaj eĉ en la tuta Eŭropo. Xi diris, ke Hamburgo ĝuas unikan geografian avantaĝon en azi-eŭropa interligo kaj la iniciato de la Zono kaj Vojo, ĉar ĝi estas ne nur grava haveno sur la mara silkvojo inter Ĉinio kaj Eŭropo, sed ankaŭ grava finstacio de ĉina-eŭropaj kargotrajnoj. Xi aldonis, ke Ĉinio subtenas Germanion en sukcesa okazigo de la pintkunveno de la Grupo 20 kaj esperas, ke pli da pozitivaj rezultoj estos atingitaj surbaze de la pasintjara pintkunveno en la ĉina urbo Hangzhou.

Scholz diris, ke Hamburgo havas elstaran pozicion en germana-ĉina kaj eŭropa-ĉina komerco, kaj la urbo subtenas la iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj volas partopreni en ĉi-rilata kunlaboro. Li aldonis, ke Hamburgo plifortigos kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, kontribuante al la rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio kaj inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin