Ĵaŭde la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la lastatempa milita aranĝo de Turkio en norda Sirio estas "invado".
Tiutage la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj sendis leteron respektive al prezidanto de la Sekureca Konsilio de la UN kaj ĝenerala sekretario de la UN, alvokante, ke la UN ne tenu plu silenton pri agado de Turkio.
Lastatempe Turkio fortigis militan aranĝon en norda Sirio. La 3an de junio, turka prezidento Recep Tayyip Erdogan diris, ke se la kurdaj militantoj de Sirio atakos Turkion, la lasta rekomencos militan agadon en norda Sirio.