Novaĵoj (Julio 07)

(GMT+08:00) 2017-07-07 16:24:09     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj. Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 7a de julio, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina prezidanto intervidiĝis kun singapura ĉefministro; Ĉinio esploras maran ĵeton de portoraketo por akceli spacialan komercon. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĵaŭde en Hamburgo de Germanio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

Xi diris, ke Ĉinio kaj Singapuro havas tradician amikecon kaj akiris riĉajn atingojn en kunlaboro. Ĉinio alte atentas la amikecon kun Singapuro kaj volas, kune kun Singapuro, antaŭenpuŝi la amplekse kunlaboran partnerecon de la du landoj akiri novan progreson.

Lee diris, ke Singapuro plue subtenos kaj aktive partoprenos konstruadon de la Zono kaj Vojo, efektivigos gravajn projektojn inter la du registaroj kaj plivastigos kunlaboron kun Ĉinio en financo, altrapida fervojo, liberkomerca zono kaj aliaj kampoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde en Hamburgo, ke Ĉinio bonvenigas Hamburgon partopreni en la iniciato de la Zono kaj Vojo kaj volas plifortigi pragmatan kunlaboron kun tiu grava germana havenurbo por antaŭenigi la rilatojn inter la du landoj.

Xi faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun hamburga urbestro Olaf Scholz antaŭ la jara pintkunveno de la grupo de 20 gravaj ekonomioj, kiu estis planita por la 7a kaj 8a de julio en la norda germana urbo. Xi atingis Hamburgon ĵaŭde tagmeze el Berlino post ŝtata vizito al Germanio. Li estis salutita de urbestro Scholz en la flughaveno.

Xi diris, ke Hamburgo en historio estis unu el la plej fruaj eŭropaj urboj, kiuj komencis kunlaboron kun Ĉinio, kaj estas nun grava ponto en ĉina-germana kaj ĉina-eŭropa kunlaboro, kaj ĝi kolektas la plejparton de ĉinaj entreprenoj en Germanio kaj eĉ en la tuta Eŭropo. Xi diris, ke Hamburgo ĝuas unikan geografian avantaĝon en azi-eŭropa interligo kaj la iniciato de la Zono kaj Vojo, ĉar ĝi estas ne nur grava haveno sur la mara silkvojo inter Ĉinio kaj Eŭropo, sed ankaŭ grava finstacio de ĉina-eŭropaj kargotrajnoj. Xi aldonis, ke Ĉinio subtenas Germanion en sukcesa okazigo de la pintkunveno de la Grupo 20 kaj esperas, ke pli da pozitivaj rezultoj estos atingitaj surbaze de la pasintjara pintkunveno en la ĉina urbo Hangzhou.

Scholz diris, ke Hamburgo havas elstaran pozicion en germana-ĉina kaj eŭropa-ĉina komerco, kaj la urbo subtenas la iniciaton de la Zono kaj Vojo kaj volas partopreni en ĉi-rilata kunlaboro. Li aldonis, ke Hamburgo plifortigos kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, kontribuante al la rilatoj inter Germanio kaj Ĉinio kaj inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Aerokosma oficialulo diris, ke Ĉinio havas klaran planon liveri marajn ĵetojn de komercaj ŝarĝoj per la portoraketoj Changzheng.

Tang Yagang, vicdirektoro de la aerokosma fako de la unua institucio de la Ĉina Aerokosma Scienca kaj Teknika Korporacio, diris, ke la tekniko ne estas malfacila, kaj la platformo de mara ĵeto povas esti konstruita surbaze de modifita dekmil-tuna kargoŝipo.

Tang diris, ke Ĉinio uzos solidajn portoraketojn, kiuj malpli multe dependas de ĵetinstalaĵoj kaj estas maturaj teknike, kaj ŝlosila tekniko por la portoraketoj estos provitaj en maro en tiu ĉi jaro, kaj la servo estos havebla por internaciaj uzantoj eble en 2018.

Estroj de la Internacia Mona Fonduso, la Monda Banko kaj la Monda Organizo pri Komerco vokis la gvidantojn de la membroj de la Grupo 20 akceli komercan integriĝon per rimedoj por kreskigi la mondan ekonomion.

Christine Lagarde, ĝenerala direktoro de la Internacia Mona Fonduso, Jim Yong, prezidanto de la Monda Banko, kaj Roberto Azevedo, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco, diris en komuna deklaro, ke la gvidantoj de la membroj de la Grupo 20 devas rezolute preni rimedojn por pliigi komercan integrecon kaj agi konforme al politikoj de enlanda reformo, ĉar tio helpos altigi la enspezon de la popoloj kaj akceli kreskon de la tutmonda ekonomio.

La deklaro diris, ke ekde 2000 plejparte stagnis la malfermo de ĉiuj ekonomioj; la ekzistantaj komercaj baroj ankoraŭ ne estis forigitaj, kaj la novaj aperis; en diversaj landoj restas politikoj protektantaj indiĝenajn industriojn.

Jens Stoltenberg, ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO), diris, ke la organizo profundigos plu sian partnerecon kun Japanio kaj plifortigos duflankan kunlaboron.

Stoltenberg faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun vizitanta japana ĉefministro Shinzo Abe en stabejo de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo en Bruselo. Li diris en gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke Japanio estas multjara partnero de la organizo ekster la eŭrop-atlantika regiono, kaj ĝi liveris financan helpon al la organizo kaj partoprenis en la operaco de la organizo kontraŭ somaliaj piratoj.

Abe diris, ke kunlaboro inter Japanio kaj la Nord-Atlantika Traktat-Organizo helpas firmigi la japanajn rilatojn kun Usono kaj Eŭropo, kaj li jam invitis Stoltenberg viziti Japanion en la kuranta jaro.

La Nacia Asembleo de Francio, la malsupra ĉambro de la parlamento ĵaŭde aprobis la longigon de la krizostato ĝis la 1a de novembro de 2017.

Estas la sesa longigo de la krizostato de post la terorismaj atakoj en Parizo en novembro de 2015.

Franca ministro pri internaj aferoj Gerard Collomb diris dum intervjuo kun francaj amaskomunikiloj, ke faktoj pruvis, ke daŭrigo de la krizostato estas racia kaj efika por la batalo kontraŭ terorismo. Li aldonis, ke en la krizostato, Francio malsukcesigis sep komplotojn de terorisma atako, inkluzive de atako, kiu eble kaŭzus gravajn perdojn.

Ĵaŭde la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke la lastatempa milita aranĝo de Turkio en norda Sirio estas "invado".

Tiutage la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj sendis leteron respektive al prezidanto de la Sekureca Konsilio de la UN kaj ĝenerala sekretario de la UN, alvokante, ke la UN ne tenu plu silenton pri agado de Turkio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin