Hoh Xil aldonita al Monda Heredaĵa Listo kiel natura ejo

(GMT+08:00) 2017-07-08 12:29:02     Redaktoro:Yu

La 41a sesio de la Monda Heredaĵa Komitato vendrede decidis aldoni Hoh Xil de Qinghai-provinco de Ĉinio kiel naturan ejon al la prestiĝa Monda Heredaĵa Listo. Ĝis nun, Ĉinio havas 51 lokojn enskribitajn en la liston.

Hoh Xil, izolita regiono en la nordokcidenta parto de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo de Ĉinio, okupas areon de 3,7 milionoj da hektaroj. Kiel la plej granda, plej alta kaj plej juna altebenaĵo, ĝi havas multajn endemiajn speciojn, precipe tibetajn antilopojn, kiuj naskas idojn en la loko post longa migrado.

La Komitato okazigas la sesion en Krakovo, suda Pollando de la 2a ĝis la 12a de julio kaj pritaksas la kandidatojn de 34 ejoj por enskribo en la Mondan Heredaĵan Liston de Unesko.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin