Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj renkontiĝis kun sia franca kolego

(GMT+08:00) 2017-07-08 12:42:43     Redaktoro:Yu

Ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun sia franca kolego Jean-Yves Le Drian vendrede en Hamburgo.

Wang diris, ke sub la nuna situacio, stabila disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj Francio havas gravan signifon. La ĉina flanko volas labori kun la franca flanko por efektivigi konsentojn de la du ŝtatestroj, fari bonan preparon por sekvaj altnivelaj kontaktoj kaj antaŭenigi pragmatan kunlaboron. Wang aldonis, ke la du landoj devas fortigi komunikadon kaj kunlaboron en internaciaj aferoj, subteni multflankismon kaj ekonomian tutmondiĝon kaj akceli reformon de la monda regado.

Le Drian diris, ke la nova franca registaro akcelos plu disvolvadon de rilatoj kun Ĉinio. Laŭ konsentoj de la du ŝtatestroj, la du flankoj antaŭenigos interŝanĝojn sur diversaj niveloj kaj pragmatan kunlaboron en ĉiuj kampoj kaj plifortigos kunagon en internaciaj aferoj.

La du ministroj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri la Korea Duoninsulo, Sirio, Afganio kaj aliaj tiklaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin