Ĉina prezidanto esperas pli stabilan kaj rapidan disvolviĝon de rilatoj kun Britio

(GMT+08:00) 2017-07-08 13:14:15     Redaktoro:Yu

Vendrede en Hamburgo, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun brita ĉefministro Theresa May dum la Pintkunveno de la Grupo 20, esperante pli stabilan, rapidan kaj sanan disvolviĝon de duflankaj rilatoj.

Xi memoris sian renkontiĝon kun May dum la Pintkunveno de la G20 en la orienta ĉina urbo Hangzhou en la lasta septembro, kiam la du gvidantoj reasertis la ĝeneralan direkton de la "Ora Epoko" de duflankaj rilatoj.

Xi diris, ke danke al la klopodoj de ambaŭ flankoj, la du landoj profundigis strategian reciprokan konfidon kaj levis pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj al alta nivelo. La kuranta jaro markas la 45an datrevenon de la starigo de la ĉina-britaj diplomatiaj rilatoj sur ambasadora nivelo, tial la disvolvado de duflankaj rilatoj alfrontas novan ŝancon. Ĉinio volas labori kun Britio por levi la tutmondan ampleksan strategian partnerecon de la 21a jarcento al pli alta nivelo, por pli bone profitigi la du popolojn. Xi emfazis, ke duflankaj rilatoj devas esti kultivitaj surbaze de fortigita strategia reciproka konfido. La du flankoj devas sekvi la principon de reciproka respekto kaj egaleco kaj respekti unu la alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj.

May diris, ke Britio klopodos por altigi la tutmondan ampleksan strategian partnerecon de la 21a jarcento inter la du landoj kaj persisti en la ĝenerala direkto de la "Ora Epoko" de duflankaj rilatoj. Britio alte taksas la grandan influon de Ĉinio sur gravaj tutmondaj aferoj, kaj la du flankoj havas komunajn interesojn en multaj kampoj. Ŝi aldonis, ke Britio plene utiligos la mekanismojn de duflankaj altnivelaj dialogoj, grandigos kunlaboron kun Ĉinio en la kampoj de komerco, investo, kulturo kaj sekureco, kaj striktigos komunikadon kaj kunordigon kun Ĉinio pri internaciaj kaj regionaj tiklaj demandoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin