Xi vokas al G20 batali por malferma monda ekonomio

(GMT+08:00) 2017-07-08 13:57:18     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede vokis membrojn de la Grupo 20 batali por malferma monda ekonomio kaj multflanka komerca reĝimo, dirante, ke la kresko de la tutmonda ekonomio restas malstabila malgraŭ signoj de reprosperiĝo.

Parolante en la jara pintkunveno de G20 en Hamburgo, grava havenurbo en norda Germanio, Xi ankaŭ alvokis fari komunajn penadojn por nutri novajn movfortojn por kresko, antaŭenigi pli inkluzivan kreskon kaj plibonigi tutmondan ekonomian regadon. Xi diris, "Ni devas sin dediĉi plu al malfermiteco kaj reciproka profito por ĉiuj kaj pliigi la grandecon de la tutmonda ekonomia torto." Li substrekis la rolon de novigado kaj disvolvado en akcelado de tutmonda kresko, proponante, ke la membroj de G20 fortigu kunlaboron en cifereca ekonomio kaj la nova industria revolucio, kaj kune evoluigu novajn teknikojn, novajn industriojn, novajn modelojn de negoco kaj novajn produktojn.

Krome, Xi petis la membrojn de G20 plifortigi kunordigon de makroekonomiaj politikoj, antaŭeviti riskojn en financaj merkatoj kaj evoluigi financan inkluzivon kaj verdan financon por fari la financan sektoron vera motoro de la reala ekonomio. La ĉina prezidanto citis pasintjaran pintkunvenon en la orienta ĉina urbo Hangzhou kaj Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro en Pekino en majo de ĉi tiu jaro por ekspliki la sinergion inter la hangzhou-a pintkunveno kaj la hamburga pintkunveno kaj inter la promeso de Forumon de la Zono kaj Vojo por Internacia Kunlaboro kaj la celo de la G20.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin