Usono, Rusio kaj Jordanio akordiĝis pri militpaŭzo en sudokcidenta Sirio

(GMT+08:00) 2017-07-08 14:13:20     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la jordania registaro Mohammed al-Momani diris vendrede, ke tiutage en la ĉefurbo Amano, Usono, Rusio kaj Jordanio venis en akordon pri subteno al la militpaŭzo en sudokcidenta Sirio. La interkonsento validiĝos en la 9a de julio.

Al-Momani diris en deklaro, ke la tri flankoj unuanime konsentis pri la militpaŭzo, kiu celas mildigi la konflikton por ĉiam en suda Sirio, meti finon al la malamikaj agoj, restarigi regionan stabilecon kaj faciligi humanitaran agadon.

Li aldonis, ke la tri flankoj emfazis, ke surbaze de la subteno al la ĝeneva intertraktado pri Sirio kaj la rezolucio 2254 de la Sekureca Konsilio de la UN, ili serĉas konstantan politikan solvon al la siria demando kaj garantias la sendependecon kaj teritorian integrecon de Sirio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin