Gvidantoj de G20 promesis komunan batalon kontraŭ terorismo

(GMT+08:00) 2017-07-08 17:36:47     Redaktoro:Yu

La gvidantoj de la Grupo 20 vendrede promesis intensigi kunlaboron por batali kontraŭ terorismo kaj ĝia financado post la laborkunvenoj en la unua tago de la pintkunveno de la Grupo 20 en Hamburgo.

Laŭ la deklaro publikigita vendrede, la ŝtatestroj el la 20 plej grandaj industrilandoj kaj evoluantaj landoj, kiuj konsistigas ĉirkaŭ 85% de la tutmonda malneta produkto, reasertis, ke ĉiuj rimedoj por batalo kontraŭ terorismo devas esti efektivigitaj laŭ la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj ĉiuj obligacioj sub internacia leĝo.

Specife, la gvidantoj interkonsentis pri pli rapidaj kaj celataj interŝanĝoj de informoj kaj plena uzo de mekanismoj pri divido de rilataj informoj, precipe la inform-dividaj funkcioj de la Internacia Kriminal-Polica Organizo.

Pri la financado de terorismo, la gvidantoj reasertis sian sindevontigon por pritrakti ĉiujn fontojn, teknikojn kaj kanalojn de terorisma financado, alvokante por rapida kaj efika efektivigo de rezolucioj de la Sekureca Konsilio de la UN kaj la normoj de la Laborgrupo de Financa Agado tutmonde, kaj fortigo de rimedoj kontraŭ la financado de internaciaj terorismaj organizoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin