Xi Jinping renkontiĝis kun Donald Trump

(GMT+08:00) 2017-07-09 09:51:55     Redaktoro:祃璟琳

Sabate post fermiĝo de la pintkunveno de la Grupo 20 en Hamburgo, Germanio, ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun sia usona paralelulo Donald Trump kaj ili profunde interŝanĝis opiniojn pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj kune zorgataj gravaj internaciaj kaj regionaj demandoj.

Xi diris, ke laŭ konsentoj atingitaj de ambaŭ ŝtatestroj, la laborgrupoj de ambaŭ flankoj antaŭenpuŝis interŝanĝojn de la du landoj akiri novajn atingojn. En la venonta periodo, ambaŭ flankoj devas kune klopodi, firme kapti la ĝeneralan direkton de la duflankaj rilatoj, respekti unu al la alian, reciproke profiti, fortigi kunordigon en internaciaj kaj regionaj demandoj kaj antaŭenigi la rilatojn al sana kaj stabila disvolviĝo.

La du ŝtatestroj konsentis teni kompaktan altnivelan interŝanĝon kaj multigi strategian reciprokan konfidon. La du flankoj decidis okazigi la unuan ampleksan ekonomian dialogon en la 19a ĉimonate kaj okazigi la unuan dialogon pri leĝplenumo kaj interreta sekureco, socio kaj interhomaj interŝanĝoj. Ambaŭ flankoj sufiĉe ludos rolon de la mekanismo de kvar altnivelaj dialogoj, kreskigi komprenon kaj antaŭenigi praktikeman kunlaboron.

Xi akcentis, ke la du flankoj devas respekti kernajn interesojn kaj gravajn zorgon kaj taŭge trakti diverĝojn kaj sensivajn demandojn.

Trump diris, ke nun bone disvolviĝas la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio. Ĉinio estas grava komerca partnero de Usono kaj ankaŭ estas influpova lando en internaciaj aferoj. Usono volas plivastigi dialogon kaj reciproke profitan kunlaboron kun Ĉinio en koncernaj kampoj kaj teni kunordigon kun la ĉina flanko en gravaj internaciaj kaj regionaj aferoj.

La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri la nuklea problemo de la Korea Duoninsulo. Xi akcentis, ke Ĉinio ĉiam persistas en sennukleigo de la Korea Duoninsulo, protekto de paco kaj stabileco de la duoninsulo kaj solvo de la demando per dialogo kaj interkonsiliĝo. Ĉinio reasertis oponon kontraŭ dispozicio de la kontraŭmisila sistemo THAAD en Sud-Koreio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin