Wang Yi: vizito de Xi kontribuis pozitivan energion al tutmonda regado

(GMT+08:00) 2017-07-09 16:54:48     Redaktoro:祃璟琳

De la 3a ĝis la 8a de julio, ĉina prezidanto Xi Jinping invitite faris ŝtatan viziton al Rusio kaj Germanio kaj ĉeestis la 12an Pintkunvenon de Gvidantoj de la Grupo 20. Post la vizito, ĉina minsitro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi akceptis intervjuon pri la vizito.

Wang diris, ke la vizito de Xi estas diplomatia vojaĝo de potenco en komplika internacia situacio. La vizito al Rusio altigis la rialtojn inter Ĉinio kaj Rusio al nivelo de strategia kunordigo kaj praktikema kunlaboro. La vizito al Germanio antaŭenpuŝis la rilatojn inter Ĉinio kaj Germanio kaj tiuj de Ĉinio kaj Eŭropo. La ĉeesto al la Pintkunveno en Hamburgo starigis novan movpovon de tutmonda ekonomia regado. La vizito sendis defitinivan signon pri profundigo de partnereco kaj persisto en plurismo, koncentris fortan konsenton de protekto de kuna sekureco kaj strebo al kunprofita disvolviĝo, atribuis stabilecon al internacia situacio, liveris direktilon al senelirejo de monda ekonomio kaj kontribuis pozitivan energion al tutmonda regado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin