Altrangulo de KPĈ vizitos Rumanion kaj Ĉeĥion

(GMT+08:00) 2017-07-10 18:22:34     Redaktoro:Yu

La Internacia Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) diris lunde, ke altranga oficialulo de la Komunista Partio de Ĉinio Liu Yunshan gvidos delegacion por oficialaj amikaj vizitoj al Rumanio kaj Ĉeĥio de la 12a ĝis la 19a de julio.

Liu, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, estis invitita de prezidanto de la rumana reganta Social-Demokratia Partio Liviu Dragnea, ankaŭ prezidanto de la Ĉambroj de Deputitoj, kaj vicprezidanto de la Social-Demokratia Partio de Ĉeĥio Jan Hamacek, ankaŭ prezidanto de la malsupra ĉambro de la ĉeĥa parlamento.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin