Ĉinio gratulas Irakon pro liberiĝo de Mosulo

(GMT+08:00) 2017-07-10 18:49:03     Redaktoro:Yu

Ĉinio lunde gratulis Irakon pro la liberigo de la urbo Mosulo, dirante, ke tio estas grava venko en la milito de la lando kontraŭ terorismo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco.

Laŭ deklaro de la iraka ĉefministrejo, ĉefministro Haider al-Abadi dimanĉe iris al Mosulo kaj gratulis la armeon pro ilia venko kaj liberiĝo de Mosulo.

Geng diris, ke same kiel antaŭe Ĉinio subtenos plu la irakan registaron en protekto de nacia stabileco kaj antaŭenigo de ekonomia rekonstruo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin