Ĉinio forte kondamnas teroristan atakon en Egiptio

(GMT+08:00) 2017-07-10 20:18:14     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris lunde, ke Ĉinio forte kondamnas la teroristan atakon en la egipta provinco Norda Sinajo.

Armitaj radikaluloj vendrede atakis armean kontrolejon en la urbo Rafah de Norda Sinajo, mortigante 23 soldatojn kaj vundante 33 aliajn.

La atako estis unu el la plej sangaj atencoj kontraŭ egiptaj sekurectrupoj en kelkaj jaroj. La grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako.

Geng diris, ke Ĉinio oponas ĉian terorismon kaj firme subtenas la klopodojn de Egiptio por batalo kontraŭ terorismo kaj konservo de naciaj sekureco kaj stabileco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin